Ludu

La 901-a E_elsendo el la 11.10.2019 ĉe www.pola-retradio.org

La ĉefparto de nia vendreda E-elsendo estas dediĉita al la memoro de la forpasinta la 9-an de oktobro 2019 nepo de Ludoviko Lazaro Zamenhof – Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof. Ni memorigas el nia raporto el la Lilla UK lian alparolon dum la Solena Inaŭguro (26.07.2015), en kiu kiel la sekvajn familiajn kongressalutantojn li indikis siajn filinojn Margareta Zaleski-Zamenhof kaj Hanna Zaruski-Zamenhof.
Nia kulturkronika informo sciigas pri la literaturaj Nobel-premiitoj 2018 kaj 2019. Tiun ĉi por la 2018-a jaro anoncitan nunjare ricevis verkistino el Pollando, Olga Tokarczuk. La E-komunuma informo rilatas al la invito de junaj tajvanaj esperantistoj al la projekto KULTURO. Muzike akompanis nin Ĵomart kaj Nataŝa per sia interpreto de la poemo de Ludoviko Lazaro Zamenhof „Ho’ mia kor’”. Kiel la programinforman foton ni elektis tiun el la Bjalistoka UK (2009), kiam Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof alparolas la publikon ĉe la podia tablo.
En niapaĝa rubriko „Kulturkroniko”, post la alklako de la samtitolita trabeto vi povas aŭdi kaj samtempe legi la tekston de nia kulturkronika informo. La omaĝteksto rememore al la forpasinta Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof troviĝas en la rubriko „Felietonoj”. Tie paralelas ĝin la sondokumenta versio. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D