Ludu

La 881-a E_elsendo el la 02.08.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Nia vendreda raporto pri la 104-a UK enhavas la 2-an sondokumenton pri la Solena Fermo de la kongreso. En ĝi troviĝas anoncoj pri la atribuita nunjare Premio Deguchi al Heidi Goes, pri la distingitoj per la Diplomo pro la Elstara Agado kaj Arta Agado, pri dojenaj esperantistoj distingitaj per Diplomoj pro pli ol 40, 50, 60 kaj 70-jara membriĝo en UEA. Aŭdiĝas speciala saluto en Esperanto de la sveda kulturministro, Amanda Lind. En la fino Thomas Kleemann prezentas la rezultojn de la futbalista matĉo, kiu okazis ankaŭ en Lahtio.
La akompana al la programinformo foto prezentas nepalajn esperantistojn post la Internacia Arta Vespero. La elsendo troviĝas ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D