Ludu

La 879-a E_elsendo el la 27.07.2019 ĉe www.pola-retradio.org

En nia lasta elsendo el la kongresurbo en Lahti ni retrorigardas al la eventoj de la vendreda programo. La ĉefa sondokumento registrita en Lahti estas la intervjuo kun la prezidanto de UEA, Duncan Charters. En la programo aŭdiĝas fragmente „La vojo” de Ludoviko Zamenhof, kiun dum la Internacia Vespero kantis Amira. Ni salute dediĉas ĝin al ĉiuj esperantistoj lige kun la pasinta vendrede Esperanto-Tago.
La programinforma foto prezentas unu el la kontribuantoj al la Internacia Arta Vespero el Koreio. La elsendo troviĝas ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D