Konsilio de la Eŭropa Unio amendis la leĝdonan dekreton Bruselo II bis, reguligantan la familiajn aferojn sur la tereno de la Unio. La korekto celas i.a. lertigi la decidojn pri protekto de infano en la translimaj disputoj koncerne la gepatran respondecon. Temas pri aferoj ligitaj i.a. kun la protekto super la infano, rajto al la personaj kontaktoj kun la infano aŭ forkonduko de la infano. Unu el la plej gravaj modifoj en la leĝdona dekreto estis enkondukita pro la interveno de la pola justicminitio. Dank’ al ĝi infano forprenita de la gepatroj sur la tereno de la Unio estos lokita en vicfamilio religie, kulture kaj lingve identa kun ĝi. La nova leĝo enviviĝos post tri jaoj.

El la elsendo 02.07.2019. Legas Przemek – 0’54”