Plimulto de junuloj elektas studojn konforme al siaj interesiĝoj kaj la perspektivo de atrakcia laboro post la studoj okupas la sekvan lokon. Pli ol la duono de la enketitaj studentoj kontentiĝus per la unua salajro en la alteco de tri mil zlotoj (ne plenaj 700 eŭroj) kaj multe pli grava por ili estas la dungoformo. Preskaŭ 90 procentoj de la respondintoj en la esplorado de la Supera Banka Lernejo en Varsovio elmontras, ke tiu faktoro decidos pri elekto de labodonanto. Favore al realigado de siaj studinteresiĝoj deklaris sin studentoj de humanismaj kaj artaj, sociaj kaj peagogiaj studobjektoj. Por studentoj de teknikaj, juraj kaj ekonomikaj fakultatoj  pli gravas profesiaj perspektivoj. Inter la aliaj kriterioj prenataj en konsideron fare de junuloj troviĝas la prestiĝo de la altlernejo, opinioj de la gepatroj aŭ konatoj. Inter la malplej gravaj kriterioj estis menciitaj familiaj tradicioj kaj modo. Laŭ la enketintoj inter la nuna kaj antaŭaj studentaj generacioj rimarkeblas kelkaj principaj diferencoj. I.a. antaŭe pli multe gravis modo je iu studdirekto, nun junuloj serĉas evoluŝanĉojn en fakultatoj, pri kiuj ili vere interesiĝas kaj kelkfoje jam kompetentas.

El la elsendo 19.06.2019. Legas Maciek kaj Barbara- 1’32”