Novaĵoj

Internacia Tago omaĝanta viktimojn de perforto pro religiaj konsideroj kaj konfesio

Enretigita de: | Jun 25, 2019 | Novaĵoj | Skribu komenton.

La Ĝenerala Asembleo de UNo unuanime proklamis rezolucion baze de kiu la 22-a de aŭgusto estos solenata kiel Internacia Tago omaĝanta viktimojn de perforto pro religio aŭ konfesio. La iniciatinto de la rezolucio estis Pollando. La estro de la pola diplomataro dum la sesio de la Asembleo atentigis pri la kreskanta netoleremo kaj senprecedenca kresko de perfortoagoj rilate al homoj apartenantaj al la religiaj malplimultoj. Li esprimis la opinion, ke la rezolucio krom aspekto memorindiganta grandigos konscion de la internacia socio rilate al la situacio de viktimoj de religiaj persekutoj, instigos al pripensoj kaj intensigo de agadoj favore al plena respektado de konfesiaj malplimultoj, popularigos religian toleremon kaj respekton de diverseco. La laboroj pri la rezolucio komenciĝis fine de 2018. La prilaboron de ĝia teksto kunpartoprenis interregiona grupo de ŝtatoj, en kiu troviĝis Brazilo, Egipto, Irako, Jordanio, Kanado, Niĝerio, Pakistano kaj Usono.

El la elsendo 25.06.2019. Legas Maciek – 1’15”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0520996

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj