Hodiaŭ pasas la 76-a datreveno de la eksplodo de insurekcio en la Varsovia Getto. La 19-an de aprilo 1943 batalantoj el la Juda Militista Asocio kaj Juda Batalorganizo decidis armite reagi kontraŭ la germanaj taĉmentoj, kiuj estis likvidantaj la varsovian getton. La likvidokampanjo komenciĝis en julio 1942 per la forveturigo de ĝiaj loĝantoj al la germana koncentrejo Treblinka. Trafis tien kaj pereis pli ol  250 mil loĝantoj de la getto. Kiel skribis unu el la partoprenintoj de la bataloj profesoro Israel Gutman „La insurekcio ne estis elano de la batalintoj por venko kaj laŭroj, sed ŝtono ĵetita kontraŭ sovaĝan, senigitan je homecaj trajtoj ideolgion kaj kontraŭ enorman forton de la ŝtato en la centro de Eŭropo, regata de bando de murdbuĉistoj fronte al la silentanta mondo”. Sur la tereno de la varsovia getto okazis hodiaŭ porokazaj solenaĵoj, tagmeze aŭdiĝis en la tuta urbo la sono de la sirenoj. Omaĝe al la datreveno la pola ĉefministro Mateusz Morawiecki skribis i.a., ke „la batalintoj el la Varsovia Getto batalis ne sole por sia vivo, sed unuavice por la digno, je kiu germanoj volis brutale ilin senigi. Varsovio estas la urbo de libereco, de la ribelo kontraŭ la germana barbareco kaj heroa kuraĝo de la partoprenantoj de ambaŭ insurekcioj”,  inkluzive la varsovian. La entreprenataj de la pola konspira ŝtato helpoprovoj al judaj batalantoj finiĝis per malsukceso. La insurekcio en la varsovia getto malgraŭ la alvokoj de la pola registaro en Londono elvokis neniujn reagojn de la aliancanoj. Proteste kontraŭ la indiferenteco de la mondo fronte al tragedio de la juda nacio la 12-an de majo 1943 membro de la Nacia Konsilio de Pola Respubliko en Londono Szmul Zygielbojm memmortigis sin. Laŭ la registro farita de Judenrat laŭ la germana ordono en oktobro 1939 en Varsovio estadis 360 mil judoj. Tiu nombro kreskis post la transloĝigo de judoj el parto de la varsovia distrikto kaj el la terenoj enkorpigitaj en la Regnon ĝis ĉ. 450 mil personoj. La getto, la juda kvartalo en Varsovio estis kreita de la germana okupaciinto la 2-an de oktobro 1940 kaj post pli ol unu monato estis izolita ene de la urbo. La insurekcio daŭris ne plenan monaton. La 8-an de majo germanoj malkovris kaj ĉirkaŭis rifuĝejon sur la tereno de la getto, en kiu troviĝis kelkcent personoj, inkluzive de la batalstabo de la Juda Batalorganizo kaj pli ol 100 judaj batalantoj. Laŭ la alvoko de germanoj civiluloj forlasis la lokon, plimulto de la batalantoj kun Mordachej Anielewicz sin memortigis. La 16-an de  majo la germana generalo Jürgen Stroop deklaris la finon de la paciga kampanjo. Kiel venkosignon li ordonis la eksplodigon de la Granda Sinanogo. Post la forveturigo de la lastaj loĝantoj de la getto al Treblinka kaj aliaj koncentrejoj en la distrikto de Lublin la juda kvartalo estis laŭ la ordono de germanoj detruita.

El la elsendo 19.04.2019. Legas  Barbara  – 4’20”