La heroino de nia hodiaŭa felietono estas Antonina Leśniewska. Ŝi estas – kion eble memoras iuj niaj aŭskultantoj – la patronino de la varsovia Muzeo de Farmacio, kiu kreiĝis antaŭ preskaŭ 35 jaroj kaj nun sian sidejon havas en la Malnovurba Kvartalo ĉe la strato Piwa. Ĝia konstanta ekspozicio „Res pharmaceuticae” rakontas pri medikamentoj, venenaĵoj, narkotaĵoj, ĝi prezentas la historian internon de apoteko kun eksterordinara kolekto de mebloj, farmaciistaj instrumentoj kaj ujoj. Aparta salonego estas dediĉita al la tradiciaj kuraciloj de la japana medicino Kampo. Pro sia agado ĝi estis nomumita en 2019 al la Premio de la Eŭropa Muzeo de la Jaro. La finalo de la konkurso okazos en Sarajevo la plej proksiman majon. Sed verdire interesas nin nun ne la muzeo mem, sed ĝia patronino. Kiu estis Antonina Leśniewska, la pionirino de la mondaj farmaciistinoj? En 1866 ŝi naskiĝis en Varsovio kiel filino de kuracisto Bolesław Leśniewski kaj lia edzino Michalina. Sian edukon ŝi akiris en privata lernejo en Varsovio daŭriginte ĝin en kursoj en Sankt Peterburgo, kien migris la tuta familio. Komence ŝi laboris kiel instruistino, sed ŝia revo estis sekvi la spurojn de la patro – tamen ne en la kuracista kabineto, sed en apoteko. La ebleco de la superaj studoj por virinoj fine de la 19-a jarcento ne estis universala. La akiro de la farmaciita profesio estis des pli malfacila, ĉar tio postulis ligon de la akademia, universitata eduko kun metiista sperto. Tiuepoke samtempe multaj apotekistoj kontraŭis aŭ almenaŭ malfideme rilatis al la edukado de virinoj kaj ilia profesia praktikado. Do la vojo al la propra apoteko estis longa kaj komplika. Unue Antonina devis forigi la programajn diferencojn en la vira kaj virina gimnazia eduksistemoj, kio ebligis al ŝi komenci devigan profesian praktikon en apoteko. Temis pri ellerno de latino, kiu ne troviĝis en la programo de knabinaj gimazioj. Ŝi sukcese trapasis la ekzamenon pri latino en la vira gimnazio kiel la unua virino en la historio.   La titolo de apotekista helpanto malfermis la vojon al farmaciaj studoj. Tamen tio postulis kelkan tempon por ke finfine la peterburga Militsiata Medicina Akademio aprobu ŝian kunstudadon kun viraj studentoj. Sed ne eblas forgesi, ke malgraŭ la konsento studi kun studentoj ŝi ne povis uzi la akademiajn laboratoriojn kaj devis trovi diskretan lokon por siaj ekzercoj. La lekciojn kaj ekzercojn pri fiziko ŝi devis frekventi individue. Finfine ŝi diplomitiĝis en 1901 akirinte la titolon de magistro pri farmacio. Tiel ŝi fariĝis unu el la unuaj en la mondo virinoj havantaj ĉi tiun titolon.  Sian unuan virinan apotekon ŝi establis en Peterburgo jam unu jaron poste dungante nur virinojn – 16-26-jaraĝajn, ebligante al ili akiri profesiajn spertojn. Ĝi estis vere eksterordinara. Pro la dungitaj tie virinoj Leśniewska enkondukis la duskipan laborritmon. Sed kiel persono tre klera kun vastaj horizontoj ŝi volis batali ne sole favore al la virinoj, sed ankaŭ ŝanĝi la bildon de farmacio mem, ĝian metiistan-akademian eduksistemon, transformante ĝin en sciencon kun inda loko en universitatoj.  En 1903 Leśniewska ofertis dujarajn kursojn kadre de la Farmaciista Lernejo por Virinoj, en kiuj en la sekvaj 13 jaroj edukiĝis 184 apotekistaj helpantinoj kaj 14 apotekistinoj kun la magistra titolo. Aldonendas, ke al la ekzamenpreparo en ĝi aspiris ankaŭ viroj. La viglan evoluon de la institucioj establitaj de Antinina Leśniewska ĉesigis la eksplodo de la 1-a mondmilito. Ankoraŭ en 1905 ŝi iniciatis la kreiĝon de la Societo de Farmaciistinoj en Peterburgo, kvin jarojn poste Asocion pri Egalrajteco de Polaj Virinoj. Spite planojn ŝia apoteko ne transformiĝis en Memstaran Sciencan Instituton. En momento de la eksplodo de la 1-a mondmilito Leśniewska komencis aktive agi favore al polaj militkapitoj kaj militrifuĝitoj i.a. en la Helposocieto al la Militviktimoj. Ŝi aktiviĝis ankaŭ politike en la Pola Sendependiga Unuiĝo. En 1919 Antonina Leśniewska revenis al Varsovio daŭrigante vastplanitan socian kaj klerigan agadon i.a. kreante domon por repatruiĝantoj el Rusio en la loko Ciechocinek  kaj protektodomon por infanoj en la apudvarsovia loko Miłosna. En 1933 ŝi revenis al la farmaciista profesio, kiel la unua virino de Pollando ricevinte la licencon por funkciigo de apoteko en la centro de Varsovio. Ŝi gvidis ĝis la vivofino. Pro sia plujara profesia kaj socia agado ŝi estis distingita per la Kavalira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta. Antonina Leśniewska neniam establis propran familion. Ŝi mortis en 1937 kaj estis sepultita en Powązki-tombejo en Varsovio.

El la elsendo 26.04.2019. Legas  Barbara – 7’02”