Ludu

La 834-a E_elsendo el la 08.03.2019 ĉe www.pola-retradio.org

La temo ŝpiniĝanta en la hodiaŭa elsendo estas Internacia Tago de Virinoj. Krom la redakciaj bondeziroj ni citas el la porokaza mesaĝo de UEA-prezidanto, kiu aperis kiel la Gazetara Komuniko de UEA – uea.org.
En la komenca kulturkroniko ni informas pri la 10-a eldono de la karesma festivalo „Novaj Epifanioj”, pri la ekspozicio kun manuskriptoj de Wisława Szymborska en la Jagelona Universitato kaj pri la premio Lumoj de Memoro por Sara Bloomfield.
La E-komunuma segmento traktas la okazontan fine de la monato en la irana Kaŝano Mezorientan Kunvenon kaj la 55-an Maturigan Seminarion; la planojn de ESF prilabori kaj publikigi sian 50-jaran historion.
Muzike akompanas nin AKORDO per fragmentoj de siaj kantoj „Damo mia kara” kaj „En prizono”, Remigiusz Kossakowski per malnovstila amkanto kaj Nata Berce per la kanzono „Feliĉo”.
La programinformon akompanas simbola florbukedo okaze de la Internacia Tago de Virinoj.
La kulturkronikaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo.
La elsendo estas aŭskultebla en jutubo pere de la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D