Ludu

La 818-a E_elsendo el la 11.01.2019 ĉe www.pola-retradio.org

La heroo de nia felietono pri Koninda Polo estas iom forgesita pola nuklea fizikisto, Józef Rotblat, kiu en 1995 kune kun la movado Pugwash, kies kunkreinto li estis, ricevis pacan Nobel-premion.
Kulturkronikaj informoj koncernas la restaŭritajn portretojn de la fondintoj de Bjalistoko, Jan K. Branicki kaj lia edzino, Izabela, kiuj denove troviĝas en la loka Podlaĥia Muzeo, kaj la budapeŝtan parkon, kiu pasintjare akiris polan patronon, Adam Mickiewicz.
La E-komunuma informo rilatas al la elekto de Komitatanoj B lige kun la finiĝanta nunjare mandato de la ĝisnunaj gvidantoj de UEA. https://uea.org/aktuale/komunikoj/2018/Elekto-de-komitatanoj-B-de-UEA-kandidatigxu
En Leterkesto i.a. nia redakcistabano el Kanado, Bruce Crisp klarigas la spertitajn antaŭnelonge teknikajn problemojn.
La akompana interreta foto prezentas la portreton de Adam Mickiewicz, kiu en decembro 2018 fariĝis patrono de unu el la parkoj en Budapeŝto, Hungario. Al esperantistoj li estas aparte konata kiel aŭtoro de „Sinjoro Tadeo” en la E-traduko de Antoni Grabowski.
La kulturkronikaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo.
La elsendo estas aŭskultebla en jutubo pere de la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D