Ludu

La 815-a E_elsendo el la 01.01.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Feliĉan, plenan de sukcesoj kaj ĉiuspeca prospero 2019-an !

Nian unuan en la Nova Jaro elsendon enkondukas dankvortoj, kiujn ni ŝuldas al nia redakcia stabano, Bruce Crisp dank’ al kies klopodoj niaj elsendoj post kelka teknika interrompo denova aŭdiĝas. Kiujn ni dankŝuldas al ĉiuj geaŭskultantoj, kiuj en 2018 klopodis kunredakti niajn E-elsendojn pere de komentoj kaj opiniesprimoj, diskonigado de nia laboro, kiuj senavare subtenis la pluekziston de niaj elsendoj ! Tiujn dankvortojn akompanas fragmento de „Paca nokt’” en la plenumo de Remigiusz Kossakowski.
En la komenca kulturkroniko ni informas pri iu el la patronoj de la 2019 en Pollando, pola 18-jarcenta komponistino kaj pianistino Maria Szymanowska citante el unu el ŝiaj valsoj; pri la premiita porkolektista monero dediĉita al pola sciencisto Mikołaj Kopernik, ĉi-foje kiel ekonomiikisto; pri novaj objektoj en la Listo de la polaj historimonumentoj.
Reference al la pasintjara Zamenhof-Tago ni informas pri la novaj membroj de la Panteono de edukado.net. Ne nur ĝojigaj informoj venis en la lastaj tagoj. Unu el la plej bedaŭrataj estas la forpaso de elstara esperantista kulturkreanto Baldur Ragnarsson. Ni kunkondolencas al lia familio kun la tuta E-komunumo citante el la GK-oj de UEA kaj referencante al nia arkivo. El ĝi ni prezentas liajn analize pritaksajn vortojn kiel la Prezidanto de Belartaj Konkursoj antaŭ la anonco de ĝiaj rezultoj dum la 68-a UK en Budapeŝto (1983).
La akompana interreta foto de nia programinformo prezentas la bildon de la premiita porkolektista monero dediĉita al Mikołaj Kopernik kiel ekonomikiisto.
La kulturkronikaj informoj estas paralele legeblaj kaj auskulteblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo.
La elsendo estas aŭskultebla en jutubo pere de la kanalo Espepro2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D