Kontaktu nin
Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.
Nombro de vizitoj


Subtenu nin
Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima
Redakcia teamo
Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Saliĥ ZAKIROV
Bruce CRISP
Arkivoj
Kategorioj

La 815-a E_elsendo el la 01.01.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Feliĉan, plenan de sukcesoj kaj ĉiuspeca prospero 2019-an !

Nian unuan en la Nova Jaro elsendon enkondukas dankvortoj, kiujn ni ŝuldas al nia redakcia stabano, Bruce Crisp dank’ al kies klopodoj niaj elsendoj post kelka teknika interrompo denova aŭdiĝas. Kiujn ni dankŝuldas al ĉiuj geaŭskultantoj, kiuj en 2018 klopodis kunredakti niajn E-elsendojn pere de komentoj kaj opiniesprimoj, diskonigado de nia laboro, kiuj senavare subtenis la pluekziston de niaj elsendoj ! Tiujn dankvortojn akompanas fragmento de „Paca nokt’” en la plenumo de Remigiusz Kossakowski.
En la komenca kulturkroniko ni informas pri iu el la patronoj de la 2019 en Pollando, pola 18-jarcenta komponistino kaj pianistino Maria Szymanowska citante el unu el ŝiaj valsoj; pri la premiita porkolektista monero dediĉita al pola sciencisto Mikołaj Kopernik, ĉi-foje kiel ekonomiikisto; pri novaj objektoj en la Listo de la polaj historimonumentoj.
Reference al la pasintjara Zamenhof-Tago ni informas pri la novaj membroj de la Panteono de edukado.net. Ne nur ĝojigaj informoj venis en la lastaj tagoj. Unu el la plej bedaŭrataj estas la forpaso de elstara esperantista kulturkreanto Baldur Ragnarsson. Ni kunkondolencas al lia familio kun la tuta E-komunumo citante el la GK-oj de UEA kaj referencante al nia arkivo. El ĝi ni prezentas liajn analize pritaksajn vortojn kiel la Prezidanto de Belartaj Konkursoj antaŭ la anonco de ĝiaj rezultoj dum la 68-a UK en Budapeŝto (1983).
La akompana interreta foto de nia programinformo prezentas la bildon de la premiita porkolektista monero dediĉita al Mikołaj Kopernik kiel ekonomikiisto.
La kulturkronikaj informoj estas paralele legeblaj kaj auskulteblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo.
La elsendo estas aŭskultebla en jutubo pere de la kanalo Espepro2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

Play

2 komentoj al E_elsendo el la 01.01.2019

  • David Milovanovic skribis:

    Tre bela elsendo por la komenco de la nova jaro. Feliĉan Novjaron kaj elkorajn bondezirojn al ĉiuj redakcianoj, kaj ankaŭ al ĉiuj aŭskultantoj de la Pola RetRadio.

  • Paulo Sergio Viana skribis:

    Ho kia bela donaco, ke ni jam povas denove aŭskulti vin en la unua tago de 2019.
    Mi dankas kaj deziras al vi elkore Feliĉan Novjaron!
    La programoj revenas grandstile, interalie kun la brila paroladeto de la eminenta Ragnarsson.
    La Pola Retradio estas nia ĉiusemajna referenco!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.