Sciencaj informoj

Ĉirkaŭpreĝeja birdovarieco

Enretigita de: | Okt 4, 2018 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

En la ĉirkaŭaĵo de malnovaj altaj preĝejoj multiĝas la birdovarieco kaj vivas tie pli da birdospecioj ol en la regiono de kamparaj mastrumejoj.  Krom paseroj, sturnoj, monedoj vivas tie ankaŭ kordeloj, verdaj fringoj, strigoj, turfalkoj. Tio rezultas el la esploroj faritaj en la suda Pollando fare de la sciencistoj el la Instituto pri la Naturprotekto de la Pola Sciencakademio en Krakovo. La esplorojn partoprenis ankaŭ brita sciencisto el la Kembriĝa Universitato. Ĝis nun oni ne atentis pri la rolo de preĝejoj en la formiĝado de loka biologia diverseco. Dume preĝejoj en Pollando estas grava birdovivejo kaj povas roli por ilia protekto. La esploroj estis faritaj en la ĉirkaŭaĵo de 101 kaj koncernis kvanton kaj speciojn  de la aperantaj tie birdoj. La rezultoj estis komparitaj kun analogaj donitaĵoj el la kamparaj mastrumejoj. Jam  antaŭe estis pruvite, ke la malnovtipaj kamparaj mastrumejoj estas oazo de birda biodiverseco. Nun evidentiĝis, ke malnovajn preĝejojn kaj ilian rektan ĉirkaŭaĵon eblas difini la birda paradizo. Vivas tie pli da birdoj kaj pli da birdospecioj, kiuj ne aperas en la kampara medio. Entute sciencistoj nombris preskaŭ 5 mil 700 birdojn. En la ĉirkaŭpreĝeja spaco temis pri 68 specioj, inkluzive de 13,  kiuj ne aperas proksime de kamparaj mastrumejoj. Ĉirkaŭ ĉi-lastaj oni konstatis  nur 60 birdospeciojn, inkluzive de 8,  kiuj ne estis nombritaj proksime de preĝejoj. Evidentiĝas, ke preĝejoj formas tre firman birdovivejon. Multaj el ili en la senŝanĝa formo,  ekzistas de jardekoj aŭ jarcentoj. Kompare kun kamparaj mastrumejoj estas tie malpli da katoj aŭ hundoj, kiuj ĉasas birdojn aŭ povas ilin maltrankviligi. Tio favoras la elektadon de ĉi-specaj lokoj fare de birdoj kaj  klarigas la tiean birdan specivarievon.  La flegado de ofte tre malnovaj arboj kaj arbustoj, de la preĝejturoj kaj sonoriloj allogas birdojn kaj kaŭzas, ke sur malgranda spaco – pro media diverseco – kunvivas tre multaj birdospecioj. Novaj konoj pri la rolo de preĝejoj por la birda diverseco havas do signifon por ilia protekto.

 El la elsendo 04.10.2018. Legas Tomek – 2’29”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0512083

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj