Ludu

La 780-a E_elsendo el la 14.08.2018 ĉe www.pola-retradio.org

Nia tria raporto kun la sondokumentaj scenoj pri la trapaso de la 103-a Universala Kongreso de Esperanto en Lisbono – jam el Varsovio – referencas komence al la Solena Fermo. Ni prezentas al vi la scenon pri la transdono de la Premio Deguchi al Katalin Kovats. Ni referencas sekve al la komenco de la marda publika kunsido de la Akademio de Esperanto, en kiun enkondukis vicprezidanto Brian Moon, kaj kiu enhavas sinprezenton de iuj el la ĉepodie sidantaj akademianoj. La dua parto de la sinprezentoj de la ĉeestantaj en la kongreso akademianoj aŭdiĝos pli poste. Dum la nunjara publika kunsido de la Akademio Carlo Minnaja havis la okazon la unuan fojon prezenti al la vasta publiko sian ĵus aperigitan verkon pri „Historio de la Akademio de Esperanto”. Ni prezentas la komencajn minutojn de ĉi tiu prezento. Pli poste Carlo Minnaja havis apartan Aŭtoran Duonhoron pri sia verko en la kongresa Libroservo.
Nian programinformon akompanas foto prezentanta la aŭtoron  de unu el la plej furoraj libroj en Lisbono, Carlo Minnaja  kun sia „Historio de la Akademio de Esperanto”.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D