Novaĵoj

Edukprojekto pri polaj civitanoj en la koncentrejo Auschwitz

Enretigita de: | Jul 3, 2018 | Novaĵoj | Skribu komenton.

Komenciĝis la realigado de la edukprojekto adresita al la pola junularo titolita „Polaj civitanoj en la koncentrejo Auschwitz”.  Ĝia celo estas honesta prezento, baze de faktoj kaj ekzamenitaj fontoj de la  historio kaj sortoj de la polaj civitanoj deportitaj al la germana koncentrejo. La projekto konsistas el tri elementoj. La unuan formas dokumenta filmo „La atestantoj”, bildiganta la sortojn de polaj malliberigitoj de Auschwitz – poloj, judoj kaj romaoj en la kunteksto de politiko de la nacisocialisma Germanio, de la kreiĝo kaj funkciado de la koncentrejo kaj de la germana teroraparato. La aliaj elementoj estas edukfasko kun lecjonscenaro bazita sur la sortoj de ses personoj, kiuj dum la 2-a mondmilito en plimulto estis samaĝaj kiel la nunaj lernantoj. La tria elelemtno estos labormaterialoj por instruistoj. La dokumenta filmo kaj edukfaskoj aperos tradukite en la lingvoj angla kaj hebrea. Germanoj establis la koncentrejon Auschwitz en 1940 por malliberigi tie polojn. Auschwitz-II Birekanu kreiĝis du jaroj poste fariĝinte ekstermejo de judoj. En la koncentreja strukturo funkciis reto da subtendaroj. En la jaroj 1940-45 germanoj deportis tien  ĉ. unu milionon 300 mil personojn, inkluzive de 450 mil civitanoj de la 2-a Pola Respubliko, inter kiuj estis ĉirkaŭ 300 mil judoj, 150 mil poloj kaj 1400 romaoj.

El la elsendo 03.07.2018. Legas Maciek – 1’36”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0522060

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj