Novaĵoj

Ŝanĝo en la migropolitiko de Italio

Enretigita de: | Jun 12, 2018 | Novaĵoj | Skribu komenton.

Matteo Salvini, la vicĉefminitro kaj samtempe ministro por la internaj aferoj de la nova itala registaro decidis malakcepti ŝipon kun preskaŭ 630 migrantoj. La ŝipo „Aquarius”, kiel multaj aliaj navigantaj sur la Meditereaneo, estis kolektanta migrantojn el malpli grandaj ŝipoj forlasantaj havenojn de Libio kun la celo transporti ilin al unu el la italaj havenoj. Kiel skribis Salvin en iu el la sociaj portaloj Italio komencas diri ne al la kontrabandado de homoj kaj komencas diri ne al la merkato de nelegala migrado. Lastlunde la germana registaro alvokis Italion kaj Malton acepti pli ol 600 enmigrantojn el la ŝipo „Aquarius” kaj transpreni humanecan respondecon.  Ambaŭ landoj ne esprimis konsenton pri tio. Ankaŭ Eŭropa Komisiono alvokis Italion kaj Malton certigi protekton al migrantoj sur la ŝipo, kiun ambaŭ landoj decidis ne enlasi.  Al la afero engaĝiĝis Hispanio akceptinte la ŝipon en la haveno de Valecio.

El la elsendo 12.06.2018. Legas Milada – 1’23”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0511194

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj