Novaĵoj

Tradicio de la Sinjoraj Tomboj

Enretigita de: | Mar 30, 2018 | Novaĵoj | Skribu komenton.

Hodiaŭ, tie estas dum la Sankta Vendredo konforme al la pola tradicio oni aranĝas en preĝejoj la Sinjorajn Tombojn, t.e. simbolajn tombojn de Jesuo. Tien post la sanktvendreda liturgio la Korpo de Kristo en Hostiujo estas transmetata en tian simbolan tombon. En Pollando de jaroj ilia ornamado, konstruelementoj referencas al la aktuala situacio en la lando kaj la mondo. Tio, pri kio oni ne parolas laŭte, oficiale estas legebla laŭ la tomboornamo kaj simbolaro. La tradicio de la aranĝado kaj ornamado de la Sinjora Tombo radikas en mezepoko, kvankam en la 18-a jarcento ĝi preskaŭ tutece malaperis en Eŭropo. Krom Pollando – kie ĝi disvastiĝis ĉirkaŭ la 16-a jarcento – ĝi konserviĝis en Aŭstrio, Hungario kaj en la suda Germanio. La tradicio de la ornamado de la Tombo de Kristo havas religian, simbolan kaj socian dimensiojn. En Pollando ĝi evoluis en maniero aparta fariĝante signo de malfacilaj kaj  suferoplenaj spertoj,  alparolante la imagopovon de la kredantoj. En diversaj historiaj epokoj  la simbolaj tomboj de Jesuo enhavis motivojn ligitajn kun la situacio en la lando. Tiu ligo inter la simbolaro de Sinjora Tombo kun la eventoj de la nacia vivo estas karakteriza sole por Pollando. Tiel estis en la epoko de la 18-jarcentaj dispartigoj, dum la germana okupacio en la tempo de la 2-a mondmilito, en la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, kiam en Pollando estis proklamita la  milita stato (1981-1983), post la aviadila akcidento 2010 apud Smolensko, en kiu pereis preskaŭ 100 personoj kun polaj gvidantoj.   La tombosimboloj kaj  motivoj estis spegulantaj la plej aktualajn, ĝisdatajn travivaĵojn de la pola nacio. Dum la Sanktaj Vendredo kaj Sabato miloj da poloj en la tuta Pollando vizitis  kaj daŭre vizitas la tombojn de Jesuo ne nur por preĝi, sed ankaŭ por deĉifri la tombosimbolaron kaj trovi la plej trafan.

El la elsendo 30.03.2018. Legas Barbara – 2’49”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0512040

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj