Novaĵoj

Poloj kontentaj pri 2017

Enretigita de: | Jan 9, 2018 | Novaĵoj | Skribu komenton.

Laŭ la plej nova opinisondado de CBOS 65 procentoj de poloj taksis la pasintan jaron kiel jaron bonan por ili mem kaj iliaj familioj. CBOS, la pola opinisonda centro taksas tiun ĉi pritakson kiel la plej bonan  ekde 27 jaroj. La ĉiujara opinisondado koncernis la pasintan jaron rilate al personaj, familiaj, profesiaj aferoj, rilate al la landa kaj monda situacioj. Laŭ la esploraŭtoroj ju pli granda kontento pri la propra materiala situacio des pli bonaj pritaksoj de la tuta jaro. La 2017-an kiel bonan por si mem kaj siaj familioj taksis 82 procentoj de la enketitoj difinantaj sian materialan situacion bona, sed entute kiel bonan la pasintan jaron taksis 65 procentoj de poloj. La pasintan jaron por siaj laborfirmaoj pli bone taksis viroj ol virinoj (70, respektie 60 procentoj). Plej kontentaj estis laborantoj de privataj kompanioj kaj de la fisko, malplej – laborantoj de agrikulturaj entreprenoj. Sed entute 48 procentoj de la respondintoj en ĉi tiu grupo taksis la pasintan jaron kiel bonan. 49 procentoj de poloj taksis la pasintan jaron kiel bonan por Pollando. 26 procentoj taksis ĝin nek bona nek malbona, 19 procentoj havis negativan opinion. Se temas pri la monda situacio nur 27 procentoj de poloj taksis ĝin bona, 32 procentoj ne havis konkretan opinion, sed por 30 procentoj de la enketitoj temis pri jaro malbona. Malgraŭ ĝenerale bonaj pritaksoj poloj esperas, ke la 2018-a estos pli bona por ili mem (46 procentoj) kaj por iliaj familioj (45 procentoj). Nur 6 procentoj prognozas la nunan jaron malbona. Pliboniĝon de la situacio en siaj laborlokoj antaŭvidas 44 procentoj de la enketitoj, sed nur 29 procentoj de laborantoj de agrikulturaj entreprenoj havas tiom pozitivan pritakson. Laŭ prognozoj de poloj el komenco de decembro 2017 la 2018-a estos malplibona por la mondo ol por Pollando. Pliboniĝon de la situacio atendas 34 procentoj de la enketitoj, ŝanĝomankon 31 procentoj de poloj.

El la elsendo 09.01.2018. Legas Milada kaj Barbara – 3’03”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0526285

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj