Novaĵoj

Protektado de gufoj en la okcidenta Pollando

Enretigita de: | Sept 22, 2017 | Novaĵoj | Skribu komenton.

En la okcidenta Pollando, en la lubuŝa vojevodio gufoj instaliĝis ĉe unu el la tri monitorataj ĉi-sezone artefaritaj nestoj. Sume kadre de la protektoprogramo de gufo en ĉi tiu regiono dum 6 jaroj estis instalitaj  11 platformoj por ĉi tiuj plej grandaj eŭropaj strigoj. En la Lubuŝa Regiono gufo apartenas al la plej malofte aperantaj strigoj, ilian nombron oni taksas je 8-10 kovoparoj kaj ĝi ne kreskas. La muntado de artefaritaj nestoj celas plibonigi la situacion, sed gufoj mem devas ilin trovi kaj instaliĝi en ili. La nestoj troviĝas sur altaj arboj en sovaĝaj kaj malfacile alireblaj arbaraj regionoj. Ĉirkaŭ ili funkcias tri protektosferoj por certigi trankvilon al la kovantaj birdoj. En nia geografia sfero gufoj ĝenerale ne konstruas proprajn nestojn, sed okupas nestojn apartenantajn al aliaj grandaj rabobirdoj aŭ nigraj cikonioj. Ne trovante ilin gufoj kovas surtere, kio ligiĝas kun alta vivorisko de la idoj. Gufo estas la plej granda strigo de Eŭropo kaj unu el la plej grandaj en la mondo. Laŭ dimensioj ĝi estas kompareble sole kun la japana gufo kaj virginia kornostrigo. En Pollando la nombro de gufoj estas stabila kaj egalas al 250-280 kovoparoj. Gufo kaj ĉiuj aliaj strigoj estas strikte protektataj en Pollando.

El la elsendo  22.09.2017. Legas Tomek – 1’32”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0511133

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj