Novaĵoj

La nova lernojaro 2017/2018

Enretigita de: | Sept 6, 2017 | Novaĵoj | Skribu komenton.

Laŭ la pola klerigministerio la lernadon en ĉiuj polaj lernejoj lastlunde komencis pli ol 4,9 milionoj da lernantoj. Inter ili troviĝis pli ol 370 mil lernantoj de la unuaj klasoj de la bazaj lernejoj. La nova lernojaro ligiĝas kun la nova strukturo de la klerigsistemo, kies celo estas 8-jara baza lernejo, 4-jara liceo, 5-jara teknikumo, 3-jara branĉa lernejo de la 1-a grado, 2-jara branĉa lernejo de la 2-a grado, 3-jara specializa lernejo preparanta al la profesia laboro kaj postlicea lernejo. Al la plej gravaj ŝanĝoj en la lernojaro 2017/2018 apartenas la unua jaralo de infanoj, kiuj lernos en la 7-a klaso de la bazaj lernejoj, forigo de pagendeco por 6-jaruloj frekventantaj antaŭlernejojn kaj la rajto, ke la 3-jaruloj povu frekventi antaŭlernejojn. Interesaj ŝanĝoj okazas en la reformita programo pri la pola lingvo, kiu baziĝos sur tri pilieroj: lingvaj kompetentoj, retoriko kaj mempritakso. La lingvaj kompetentoj akiris prioritaton rilate la komunikprioritatojn. La celo estas, ke lernenato komprenu kiel kreiĝas la teksto, kiujn funkciojn plenumas alineo, kiel elekti kaj apliki lingvajn aŭ retorikajn rimedojn, kiel efike oratori kaj argumenti. La mempritakso helpas al la lernanto komprenon, ke la programo kaj lernejo preparas al permanenta  lernado kaj ke krom scioj gravas kompetentoj. Alia grava ŝanĝo en la programo de la pola lingvo estas revenigo de la kanono de la lernejaj legolibroj,  al kiu revenas klasikaj titoloj reprezentantaj diversajn epokojn.

El la elsendo  06.09.2017. Legas Milada – 2’26”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0521198

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj