Novaĵoj

La nigraj cikonioj forflugas

Enretigita de: | Sept 26, 2017 | Novaĵoj | Skribu komenton.

La nestantaj en la apudkarpatia regiono (la suda Pollando) nigraj cikonioj komencis la forflugadon por la vintrumado al Afriko. Ĝi daŭros ĝis la fino de septembro. Al Pollando la nigraj cikonioj revenos almenaŭ unu semajnon pli frue ol la blankaj, kiuj forflugis jam fine de aŭgusto. La nuna jaro ne estis aparte favore por la nigraj cikonioj, kiuj havis malpli da idoj ol antaŭ unu jaro. Kaŭzis tion veterperturboj, tempestoj, abundaj pluvoj kaj longiĝaj sekecperiodoj. Aldone ĝenerale la malalta nivelo de la rivera akvospegulo kaŭzis malkreskon de fiŝoj,  necesaj por nutri la birdidojn. La aŭtunan formigradon la nigraj cikonioj komencas ĉirkaŭ du semajnojn pli poste ol la blankaj kuzoj kaj la vintron ili pasigos en la nordorienta kaj orienta Afriko malofte transflugante la ekvatoron. Dum la  flugo ili formas malpli gradajn gregojn ol la blankaj cikonioj kaj malsame al ili ne ĉiam flugas nur super la kontinento. Ili malpliofte aplikas glisan flugon, pli ofte utiligante sian muskoloforton. Al Pollando la nigraj cikonioj revenas jam meze de marto. Siajn nestojn la nigraj cikonioj kreas en malnovaj fagaj, pinaj aŭ mikistaj arbaroj, ofte proksime al riveroj, rojoj kaj lagoj, ĉar ilian ĉefnutraĵn konsistigas fiŝoj. Sed la nigraj cikonioj ne evitas en sia menuo insektojn, amfibiojn, reptiliojn kaj ronĝulojn. La nigraj cikonioj estas malplinombraj ol la blankaj. En Pollando nestas ne plenaj unu kaj duona mil paroj. La longo de ilia korpo egalas al 90-105 centimetroj kaj la etendeco de la flugiloj al 180-200 centimetroj. Ili pezas ĉirkaŭ tri kilogramojn. Ilia plumaro estas nigra, nur la brusto kaj ventro estas blankaj, iliaj bekoj kaj piedoj estas ruĝaj.

El la elsendo  26.09.2017. Legas Barbara

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0523987

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj