Sciencaj informoj

Iuj birdoj pesas nutraĵon

Enretigita de: | Aŭg 15, 2017 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Iuj birdoj „pesas” nutraĵon antaŭ ol konstatos ĉu ĝi estas manĝebla. Tio rezultas el la esploroj de polaj sciencistoj, pri kio eblas legi en la „Ornitologia Revuo” („Journal of Ornithology”). Akiri nutraĵon por birdo signifas fronti gravan dilemon, kiel oni diras en la pola lingvo, >nukson malfacile mordeblan<. Ja okazas ankaŭ malagrablaj surprizoj, kiam post la rompo de la nuksoŝelo evidentiĝas, ke ene ĝi estas malplena. Kelkkiuj animaloj kapablas taksi ĉu sub la dura ŝelo kaŝiĝas frandebla manĝopeco aŭ nenio. Al ili apartenas birdoj de la specio Aphelocoma wollweberi. Konstatis tion profesoro Piotr Jabłoński kaj liaj kunlaborantoj el Pollando, Koreio kaj Usono gvidantaj esplorojn pri ĉi tiuj birdoj vivantaj en la montoj Chiricahua en Arizono. Esploristoj koketis birdojn disponigante al. ili falsajn nuksojn – jen malplenajn, jen frandeblajn kaj observante ilian konduton. La birdoj ne lasis sin trompi kaj preskaŭ ĉiam elektis nuksojn frandeblajn. Sciencistoj ricevis la impreson, ke birdoj levante nuksojn skuetas ilin kaj frapas per bekoj. Laŭ la esploristoj la birdoj konsideras dum tio du faktorojn la pezon de nukso kaj eligatan de ĝi sonon. Nome malsama sono kreiĝas,  kiam la birdo frapas per beko malplenan nukson kaj la alia aŭdiĝas, kiam la birdo frapas per beko nukson kernoh

El la elsendo 15.08.2017. Legas Tomek – 1’35”

sc_tm_Iuj_birdoj_pesas_sian_nutrajon_01’35”.mp3; filename-=UTF-8”sc_tm_Iuj birdoj pesas sian nutrajon_0135

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0069423

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj