Novaĵoj

Omnibusoj sur la varsoviaj stratoj

Enretigita de: | Jul 14, 2017 | Novaĵoj | Skribu komenton.

Dank’ al la kompanio Varsoviaj Tramoj al Varsovio revenis omnibusoj tirataj de ĉevaloj. Ĝis la fino de la feria sezono ili trafikos semajnfine por faciligi la vizitadon de la historia parto de la pola ĉefurbo,  la Malnovurba Kvartalo. Ili servos same al turistoj, kiel ankaŭ al la loĝantoj de Varsovio. En la daŭro de 40-minuta traveturo licenciita urbogvidanto parolanta pole, angle kaj germane rakontos al la vizitantoj la historion de ĉevalomnibusoj en Varsovio kaj la historion de la urbo. Specialaj memorbiletoj estos vendataj en veturiloj, kiuj povas servi dum unu traveturo al maksimumue 16 pasaĝeroj. La ĉevalveturiloj estis la unua publika trafikilo en Varsovio. Ili aperis en 1822 kiel veturiloj transportantaj personojn lige kun iom grandaj festoj aŭ dum dimanĉaj veturoj al la apudvarsoviaj ripozlokoj, kiel Bielany, Królikarnia, Marymont, Wilanów. Kvankam la veturrapideco egala al 4 kilometroj po unu horo ne estis kapturna, la omnibusoj estis entuziasme bonvenigitaj. La regula omnibusa trafiko komenciĝis en 1836 kaj fariĝis ĝermo de la publika trafiko en Varsovio.

El la elsendo 14.07.2017. Legas Tomek – 1’18”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0520056

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj