Novaĵoj

Kunalboro de la landoj de la Trimara Iniciato

Enretigita de: | Jul 9, 2017 | Novaĵoj | Skribu komenton.

La kunlaboro inter la landoj de la Trimara Iniciato favoras la interesojn de la Europa Unio, kontribuonte al ĝia evoluo – konstatas la deklaracio de ĝia 2-a pintrenkonto en Varsovio. Laŭ la dokumento la prioritato de la Trimara Iniciato estas investi en ĝian infrastrukturon. La varsovian pintrenkonton partoprenis reprezentantoj de 12 ŝtatoj de la Centra kaj Orienta Eŭropo – Aŭstrio, Bulgario, Kroatio, Ĉeĥio, Estonio, Litovio, Latvio, Pollando, Rumanio, Slovakio, Slovenio kaj Hungario. La speciala gasto de la inaŭgura kaj unua diskutsesio dediĉita al la eŭroatlantika kunlaboro estis la prezidento de Usono, Donald Trump. La akceptita deklaracio reliefigas, ke la ŝtatoj de la Trimara Iniciato dank’ al sia povo formas dinamikan regionon, kies evoluo dependas i.a. de koordinado de klopodoj de la tuta regiono. La partoprenantoj de la pintrenkonto deklaris rekonon por granda valoro de profundigita kunlaboro, kiu devus koncentriĝi pri favorado de investaĵoj en tiaj sferoj kiel mastrumado, transportaj ligoj, energetika infrastrukturo, medioprotektado, esplor-evoluigaj laboroj kaj bita komunikado. En la Trimara Iniciato lanĉita laŭ la iniciato de Pollando kaj Kroatio, celanta profundigon  de la ekonomia kaj infrastruktura kunlaboro, kune laboras 12 ŝtatoj troviĝantaj en la regiono inter Adriatiko, Baltiko kaj la Nigra Maro. La unua renkontiĝo okazinta en aŭgusto 2016 en Dubrovniko difinis la celojn de la kunlaboro.

El la elsendo 09.07.2017. Legas Milada – 2’11”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0523415

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj