Ludu

La 662-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 27.06.2017:

– La komencaj aktualaĵoj koncernas la reciprokan unian-ĉinan interkonsenton, kies celo estas kontraŭstaro kontraŭ falsado de konataj komercaj produktoj; eksporton de la polaj busoj „Solaris” al Nederlando kaj murpentraĵon (muralon) en Gorzów Wielkopolski omaĝe al romaino savanta dummilite romaajn kaj judajn infanojn.
– En la scienca bulteno ni informas pri la kreiĝanta en Lodzo (la centra Pollando) popularscienca Sfero de profunda Kosmo, kiu ebligos al ĉiuaĝaj vizitantoj enrigardi la Universon.
– En la literatura segmento de la programo ni prezentas jam la 57-an fragmenton de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof.
– Hodiaŭ post iom longa paŭzo muzike akompanas nin Andrzej Tomecki en tre populara siatempe kanzono „Kanzono pri mia Varsovio”.
– La hodiaŭa grafikaĵo akompananta la programinformon devenas el la Interreto kaj prezentas la noktan panoramon al la Malnovurba Kvartalo de Varsovio lige kun la kanzono aŭdiĝanta en nia hodiaŭa programo.
–Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D