Novaĵoj

Distingo de Elizabeta la 2-a por polaj sabataj lernejoj

Enretigita de: | Jun 13, 2017 | Novaĵoj | Skribu komenton.

Reĝino Elizabeta la 2-a atribuis al la Sabata Lernejo de Tadeusz Kościuszko en Londono kaj al European’s Welfare Association CIC en  Walsall la plej altan britan distingon por la sociaj organizoj, la Premion de la Reĝino pro la Socia Servo. La Pola Sabata Lernejo de la Patrujaj Lernoobjektoj de Tadeusz Kościuszko en Londono estas la plej malnova kaj la plej granda pola sabata lernejo en Britio. Ĝi estis establita en 1950 fare de tiuj poloj, kiuj venis al Britio dum kaj tuj post la 2-a mondmilito. En la lernejo oni religas ne sole la instruprogramon, sed ankaŭ zorgas pri la evoluigo de la pola kulturo, flegado de la polaj tradicioj kaj organizas multajn eventojn por firmigi la polan identecon de la lernantoj. La dua organizo estas la kultur-kleriga centro European’s Welfare Association CIC en Walsall apud Birmingham. Ĝi gvidas Sabatan Lernejon de la Polaj Aeraj Fortoj en Britio por 317 infanoj en la aĝo de tri ĝis dek ok jaroj. European’s Welfare Association CIC gvidas krome subtenogrupojn, lernejon de la angla lingvo por plenkreskuloj, korbopilkan teamon, muzikajn okupojn kaj skoltajn grupojn. Ĝi kunlaboras kun polico, sanservo kaj administraj organoj en la regiono de West Midlands reprezentante tie la polan socion. La reprezentantoj de la distingitaj organizoj estis invititaj partopreni la someran akcepton en la ĝardeno de Buckingham-palaco, kiun ĉeestis la reĝino Elizabeta la 2-a kaj membroj de la reĝa familio.

El la elsendo 13.06.2017. Legas Maciek – 1’45”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0520515

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj