Ludu

La 649-a E_elsendo el la 12.05.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– Hodiaŭ antaŭ nia mikrofono ni gastigas Veronika Poór, la Ĝeneralan Direktoron de la CO en Rotterdamo, ĉi-foje por interparoli pri la nova retejo de UEA, pri kio kelkajn aktualaĵojn eksciis la partoprenantoj de la lasta Malferma Tago en Rotterdamo.
– La komenca kulturkronika aktualaĵo rilatas al la speciala raporto prilaborita okaze de la Tago de Libro pri la stato de legado en Pollando.
– La E-komunumaj informoj alvokas al vasta kunlaboremo de esperantistoj. La NeProfitcela Organizo Esperanto Jokohama organizas ankaŭ en la nuna jaro la aŭtunajn ekspoziciojn (en septembro kaj novembro) dediĉitajn al la „Unuaj nacilingvaj Lernolibroj por lernantoj de la 1-a klaso de la baza lernejo”. La ĉeforganizanto estas s-ino Doi Ĉieko, kontaktoadreso: doi-cik heliko jcom.zaq.ne.jp.
Danaj esperantistoj atendas volontulojn el la tuta mondo por fame konata Roskilde-Festivalo ekde la 24-a de Junio ĝis la 1-a de Julio. Pliaj detaloj troviĝas retpaĝe http://roskildefestivalo.dk/.
– La kulturkronika aktualaĵo estas paralele aŭskultebla kaj legebla en la koncerna rubriko de nia retejo. Aparte aŭdiĝas ankaŭ interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto.
– Hodiaŭ por la Roskilde-Festivalo varbis KIM, samtempe omaĝante – per sia nova originala kanto – la 10-jaran volontulan (kun)laboron de esperantistoj dum unu el la plej grandaj muzikfestivaloj de la norda Eŭropo. (https://www.youtube.com/watch?v=FZ3FjlPzImo)
– La akompana al ĉi tiu programinformo foto referencas al la kulturkronika temo – raporto pri legado en Pollando.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D