Ludu

La 643-a E_elsendo el la 21.04.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– La felietono pri koninda Pollando kondukas nin al la okcidenta Pollando, al la urbo Pobiedziska. Ĝia interesa historio ligiĝas kun la komencoj de la pola ŝtato kaj unu el la nunaj atrakciaĵoj estas la subĉiela muzeo de historiaj miniaturaĵoj. Al ĝi ni nur aldudas, sed foto pri ĝi akompanas nian programinformon.
– La komencaj kulturkronikaj informoj koncernas interesan iniciaton de Krakovo, kies biciklaj rakoj imitas la skribstilon de la mortinta antaŭ 100 jaroj pola dramverkisto kaj pentristo Stanisław Wyspiański. Nia sekva informo ligiĝas kun la jam venintaj informoj pri la plenintensaj preparoj al la festivalo „Chopin kaj lia Eŭropo”, kies laŭvica eldono okazos aŭguste en Varsovio.
– En la E-komunuma segmento ni informas pri la pasintsemajna BEL-konferenco dum kiu oni i.a. omaĝis la memoron de Ludoviko Zamenhof. Dum la sekva semajnfino la omaĝa konferenco dediĉita al la kreinto de Esperanto okazos en Varsovio.
– Fine ni renkontiĝas en mallonga leterkesta programero.
– La kulturkronikaj informoj kaj felietono estas paralele aŭskulteblaj kaj legeblaj en la unuopaj paĝoj de nia retejo.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D