Ludu

  La 623-a E-elsendo el la 10.02.2017 ĉe  www.pola-retradio.org:

Valora manuskripto denove en Pollando

– Hodiaŭ gastas antaŭ nia mikrofono prof. Ilona Koutny kun kiu ni interparolis en Poznano en la daŭro de la februara sesio de la Interlingvistikaj Studoj, i.a. okaze de la Simpozio pri la Lernanto en la lingvolerna procezo.
– La kultura kroniko liveras informojn pri valorega aĉeto de la Nacia Biblioteko de la 15-jarcenta kodo enhavanta la liturgian propetan preĝon en la katolika Eklezio aranĝitan laŭ la brevieraj horoj, kiu perdiĝis en la fino de la 19-a jarcento.
– La E-komunuma segmento informas pri la novaj redaktoroj de UEA-revuo „Esperanto”, kiuj fariĝos ekde la aprila numero Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganowa. Muzike akompanas nin Helena Melnikova per fragmento de sia kanzono „Vi rakontu”.
– La akompana foto ĉe la programinformo devenanta el la Interreto prezentas la plej novan aĉeton de la Nacia Bilbioteko, kiu jam bitigita troviĝas en la paĝo de la bita Nacia Bilbioteko – Polona.pl.
– La kulturkronika informo estas paralele legebla kaj aŭskultebla en la koncerna rubriko de nia paĝo. Aparte aŭdiĝas interparolo kun prof. Ilona Koutny.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en la jutubo: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D