Ludu

La 602-a E-elsendo el la 30.11.2016 ĉe www.pola-retradio.org:

roterdamo

Malferma Tago en Roterdamo, 26.11.2016

– En la hodiaŭa elsendo ni referencas al la sabata Malferma Tago en la CO de UEA en Roterdamo parolante pri ĉi tiu temo kun la Ĝenerala Direktorino de UEA, Veronika Poór.
– La komencaj aktualaĵoj rilatas al la kunordiga centro pri migrokrizo establata de la landoj de la Viŝegrada Grupo (V4), pri amendata leĝo pri repatrujigo, koncernanta polojn vivantajn en la aziaj landoj de la eksa Sovetunio. Fine ni informas pri pliaj rimedoj por la pola-germana junulara kunlaboro.
– La sciencbultena temo rilatas al esploristoj de RNA, profesoroj Ryszard Kierzek el Pollando kaj Douglas H. Turner el Usono distingitaj per la Pola-Usona Scienca Premio.
– Muzike nian elsendon ornamas hodiaŭ la meksika kanzono „Atendu ĝis kiam venos luno” de Oliver Tzaut el la vinila disko „Karnavaleto” eldonita de LF-Koop.

La elektitaj novaĵoj kaj la scienbultena temo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo. En la rubriko „Antaŭ la mikrofono” aparte estas aŭskultebla la interparolo kun Veronika Poór pri la lasta Malferma Tago en la CO de UEA en Roterdamo.