Ludu

La 551-a E-elsendo el la 20.05.2016 ĉe www.pola-retradio.org:

– Nia komenca kultura kroniko informas pri la daŭranta en Varsovio Librofestivalo; pri la aplikaĵo ArtSherlock enŝutebla en poŝtelefonon, dank’ al kiu eblos serĉi kaj identigi artverkojn rabitajn en Pollando dum la 2-a mondmilito; pri kreiĝanta en Ĉilio Muzeo de Ignacy Domeyko, pri kiu ni felietonis en nia programo el la 03.08.2013.
– Ĉi-semajne ni direktiĝas al Krakovo (la suda Pollando) ne por viziti, sed por rakonti pri la daŭrantaj tie du interesaj eventoj. Temas pri la 16-a Festivalo de la Scienco, okazanta sub la devizo „Tempo kaj spaco”, al kiu patronas pola verkisto Stanisław Lem. Temas krome pri la 3-a eldono de Copernicus Festivalo organizita de Kopernik-Centro de Interbranĉaj Esploroj dediĉita al la ideo de Belo en la scienco, al diversaj dimensioj de scienco en la kulturo.
– E-informo prezentas riĉan sciencan programon de la 101-a Universala Kongreso de Esperanto en Nitro.
– En la fino aŭdiĝas leterkesta programero.
Muzike akompanas nin Jadwiga Dzięgielewska en la E-versio de la pola kanzono de Jonasz Kofta kaj Andrzej Korzyński „Aŭtobusoj plorantaj per pluvo”. En Leterkesto ni citas el la kanzono de Ĵomart kaj Nataŝa „Delonge” devenanta el ilia „Ruĝa Albumo”.
Kulturktronikaj informoj kaj informo pri krakovaj festivaloj estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubrikoj: „Novaĵoj” kaj „Kulturkroniko”.