La lastan trarigardon de la E-gazetaro mi fermis enrigardante „Norvegan Esperantiston”. Ĵus el la hejma lekterkesto mi elprenis ĝian plej novan numeron. Ĝia ĉefartikolo veninta el sub la plumo de Kjell Heggvold Ullestad koncernas la historian alrigardon al la Esperanto-beletro, kiu ŝuldiĝas al norvegoj. Kiel antaŭenrigarde atentigas la aŭtoro inter la eldonitaj de norvegaj esperantistoj diversaj beletraĵoj troviĝas poemoj, romanoj, rakontoj kaj eĉ bildstrio. Li tute aparte atentigas pri la verkaro de Johan Hammond Rosbach, kiu i.a. eldonis du romanojn kaj kvin novelarojn. Ĝuste liajn plej bonajn novelojn Baldur Ragnarsson kalkulis al la klasikaĵoj de la Esperanta beletro. Kun aparta atento mi legis pri Kjell Walraamoen, eble pro la fakto, ke en 1975 mi estis sub la impreso de la poemaro „Ni devas vivi”, kiun li verkis kun Lina Gabrielli, tiam gasto de nia E-Redakcio de Pola Radio. Nun mi scivole eksciis, ke li veris ankaŭ norvege. La nomon de la tria menciita aŭtoro Trygve Müller ĝis nun mi ne konis, sed scivoleme tiklis min la titolo de lia dramo „La amo de Dante Alighieri”. Ĝi aperis en Italio en 1978, kaj la sekvan jaron en „Hungara vivo aperis recenzo pri ĝi kiel „rekomendebla, plezuriga legaĵo”. Ĉar la aŭtoro de la artikolo aludas, ke en la norvega lingvo pretiĝis ĝia sursceneja adopto, leviĝas la demando ĉu ne valorus adopti tiucele ĝian E-lingvan version? Kjell Heggvold Ullestad kelkan atenton donas ankaŭ al tradukita norvega beletro, kiu  en bibliografio el 1964 rilatas al  423  romanoj, poemoj, rakontoj kaj kantoj. Ne ĉiuj tamen eldoniĝis. Ĉiukaze dorsflanke oni trovas liston de la haveblaj ekzempleroj de originalaj aŭ tradukitaj beletraĵoj.  La „Norvega Esperanisto” tradicie citas el la Gazetaraj Komunikoj de UEA,  liveras raportetojn pri loka agado, kaj referencas al eksteraj eventoj kiel 340 studentoj de Esperanto en la Universitata kurso en Mongolio aŭ ĉiutaga diplomitiĝo de 30 studentoj per Duolingo. „Esperanto en Afriko” en sia plej freŝa 2-a nunjara numero atentigas, ke la ĉefa agado de la jaro estos la 6-a Afrika Kongreso de Esperanto en Bunda, Tanzanio okazonta jarfine. Tiu kongreso estos tre grava por la afrikaj esperantistoj, ĉar kiel atentigas Adjévi Adjé >sperto dum jaroj […] montris, ke fariĝis treege malfacile al afrikanoj akiri alikontinentajn vizojn por ĉeesti en tieaj renkontiĝoj. Alternativo al tio sendube estas propra kontinenta kongreso kaj kaze de Tanzanio la problemo por akiro de vizo malaperas<. Li tamen malkaŝe atentigas, ke >solvendas nur la problemo de alveno kaj de la restado precipe de meritplenaj gejunuloj el la najbaraj landoj kun financaj problemoj<. Adjévi Adjé alvokas ke per komuna agado la 6-a AKE iĝu io, kio ebligos al afrikanoj kaj alikontinentanoj lertiĝi movade, intense praktikante la Internacian Lingvon. Kun ĉi tiu temo en la bulteno riĉa je agadrapotoj de landaj asocioj kluboj en 2015 korespondas artikolo pri Bunda, la urbo de la 6-a Afrika Kongreso, en kiu la movado metis la radikojn en 1982. Ĝis nun al la adreso de la malnova redakcio venas la revuo de Korea Esperanto-Asocio „La Lanterno Azia”. Kiel unu sendaĵon mi ricevis tri unuajn numerojn de la nuna jaro. La kovrilpaĝo de la 1-a numero memorigas, ke en 2017-a ni universale Kongresos en Seulo. Ridetas al la leganto la 16-kapa LKK, inter kiu kun plezuro mi rekonas la vizaĝon de mia UEA-estrara kolego LEE Jungkee. La antaŭpreparoj progresas pri kio la leganto ekscias trovante en la 3-a numero de „La Lanterno Azia” raporton pri la vintra kursaro de KEA en februaro 2016. Tiam en Busan disvolviĝis E-vilaĝo kun la temo „Mi estas mastro de UK 2017”. 62 koreaj esperantistoj kunpartoprenis 20 programerojn dank’ al kiuj kreiĝis eta LKK-ida teamo, kies ĉefcelo estis uzi Esperanton en ĉiu situacio. Kiel sekvas el tiu interesa raporto en la plej proksimaj aprilaj tagoj kadre de Namkang-lernejo denove volontuloj de la venontjara UK povos plutrejniĝi. Por mi – kiel la virtuala kongresano – estis interese en la sama numero legi tre instruan artikolon de Gary Rector pri skribosignoj pri koreaj loknomoj. Kiel evidentiĝas – Seulo kiel tia estas eksterordinara pro tio, ke ĝi estas la sola en Koreio, kiu havas la indiĝenan nomon – dum ĉiu alia havas formon ĉin-korean. Ni esperu, ke en 2017 dum prikoreaj prelegoj ni ekscios pri tio plimulte. Dume la leganto havas la ŝancon intimiĝi kun la korea literaturo per la rakonto „Kiu vi estas?”. Ankaŭ „Nova Vojo” de Esperanto-Populariga Asocio venis samtempe per tri numeroj. La unua referencas al la kongrestemo de la 101-a, kiu estas „Socia justeco – lingva justeco”. Samnumere, daŭrigate en la 2-a numero troviĝas la tekstoj de Roman Dobrzyński en Esperanto kaj la japana el lia libro  „Rakontoj el Oomoto”. En la januara numero temas pri la t.n. „la dua Oomoto-afero”, en la februara numero pri la biografiaj detaloj rilate al Etsuo Miyoshi. En la marta numero de „Nova vojo” aperas esperantilingve la dua ĉapitro el la libro pri Oomoto Fondintoj verkita de Eizo Ito en la traduko de Tacuo Fuĝimoto. Impresas la opiniesprimoj pri la transjara kurskunveno 2015-2016 kaj „Kaprica monata skribo” de Toŝiomi Okuŭuaki. En lia teksto ni legas ne sole pri la historia renkonto de papo Francisko kun la patriarko Kril sur Kubo, sed ankaŭ pri la aŭdioneco donita de la papo al la Spirita Gvidantino de Oomoto, Deguchi Kurenai kaj la establita aŭtune 2015 filio de Oomoto en Romo.

 El la elsendo 12.04.2016. Legas Barbara – 8’42”