Novaĵoj

Terorista atako en Brukselo

Enretigita de: | Mar 22, 2016 | Novaĵoj | Skribu komenton.

Bruselo marde matene fariĝis celo de teroristaj atakoj. En du sinsekvaj atencoj en la flughaveno Zaventem kaj ĉe la metroo-stacio Maelbeek, proksime al la uniaj institucioj,  pereis 34 personoj kaj pli ol 200 (inter kiuj tri poloj) estas vunditaj. Belga policio traserĉas domojn kaj serĉas personojn, kiuj povus esti ligitaj kun la atencoj. Estis anoncita la plej supera nivelo de la terorista alerto, estis fermitaj limoj kun Francio kaj Nederlando. Sian respondecon pro ambaŭ atencoj deklaris la t.n. islama ŝtato.  El la tuta Eŭropo, el la mondo direktiĝas al la belgaj aŭtoritatoj kondolencaj vortoj. Prezidento Andrzej Duda metis florojn antaŭ la belga ambasado en Varsovio. En sia kondolenca mesaĝo  al la Reĝo de belgoj, Filipo la 1-a en sia propra nomo kaj en la nomo de la pola nacio Andrzej Duda skribis i.a., ke „teroroagoj celitaj kontraŭ senkulpaj viktimoj kaj fundamenaj valoroj, sur kiuj estas konstruita Eŭropo postulas komunan reagon. Fronte al neniel pravigita perforto ni devas defendi nian civiizacion”. La uniaj ŝtatestroj kaj registarestroj certigis en komuna deklaro, ke la Eŭropa Unio kaj ĝiaj membroŝtatoj staras solidare ĉe Belgio. Ili esprimis la decidfirmecon fronti la minacon per ĉiaj necesaj rimedoj. Reprezentantoj de la plej superaj polaj aŭtoritatoj certigas, ke ne ekzistas informoj pri endanĝerigo de Pollando aŭ argumentoj por altigi la nivelon de la terorisma alarmo. En Varsovio debatis Registara Sekureccentro. Pli intensaj kontroloj estis tamen enkondukitaj en stacidomoj kaj flughavenoj.

El la elsendo 22.03.2016. Legas Barbara – 2’07”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0511069

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj