Novaĵoj

Naskiĝdatrevenaj koncertoj  omaĝe al Frederiko Chopin

Enretigita de: | Mar 1, 2016 | Novaĵoj | Skribu komenton.

Okaze de la 206-a naskiĝdatreveno de Frederiko Chopin, la 1-an kaj 2-an de marto en la Varsovia Filharmonio estis planitaj koncertoj de laŭreatoj de la lasta Internacia Chopin-konkurso, Seong-Jin Cho el Koreio kaj Charles Richard-Hamelin el Kanado. Koncerto de Seong-Jin Cho estis planita por la marda vespero, tiu de Charles Richard Hamelin por la vespero merkreda. La marda koncerto de la korea laŭreato paralelos kun lanĉo de la diskoalbumo, enhavanta liajn konkursajn prezentiĝojn kadre de la t.n. Blua Serio enhavanta portretojn de la plej interesaj figuroj de Chopin-konkursoj. Ankaŭ la konkursa porterta KD de la kanada pianisto estos jam aĉetebla. Pli frue, nome marde tagmeze Chopin-muziko aŭdiĝis en la 2-a programo de la Pola Radio emisianta rekte el la naskiĝloko de Chopin, Żelazowa Wola recitalon de Tobias Koch. La germana pianisto specialistiĝas pri la t.n. historia plenumo. Li ludis la fortepianon de Broadwood el 1853, la plej nova akiraĵo de Chopin-Instituto. La koncerton en Żelazowa  Wola partoprenis ankaŭ la pola finalano de la lasta Chopin-konkurso, Szymon Nehring. La martaj koncertoj enkondukas jam al grandaj artaj eventoj de la 12-a Internacia Muzikfestivalo „Chopin kaj lia Eŭropo” en aŭgusto 2016, kiam  la publiko denove aŭdos ĉiujn laŭreatojn de la lasta Chopin-konkurso.

El la elsendo 01.03.2016. Legas Milada – 2’03”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0511278

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj