Ekde la 1-a de januaro 2016 unu el la 20-o da Naciaj Parkoj en Pollando grandigis sian surfacon je 371 hektaroj. Tiel do la Nacia Parko de Karkonosze [karkonoŝe], la plej alta masivo en la montoĉeno Sudetoj (en la sudokcidenta Pollando), etendiĝas sur la 5951-hektara tereno. Ĝian konsiston eniras krome du enklavoj ne ligitaj kun la ĉefa teritorio de la Parko – la monto Chojnik [ĥojnik] kaj la ĉirkaŭaĵoj de la Akvofalo Szklarka (ŝklarka]. La plej alta pinto de Karkonosze kaj Sudety estas Śnieżka [snjeŝka] – 1602 metroj super la marnivelo. La naturaj valoroj de Karkonosze, ĝia geologio, bonege videblaj elementoj de la postglaĉeraj tavoloj, flaŭro kaj faŭno jam komence de la 20-a jarcento motivis organizitan protekton de la regiono. Post la 2-a mondmilito estis konservita parto de kreiĝintaj tiam rezervejoj kaj en 1959 estis establita la Nacia Parko. La tereno de Karkonosze-masivo  etendiĝas ankaŭ ĉe la ĉeĥa parto de la regiono, kie en 1963 ankaŭ kreiĝis la nacia parko. En 1992 ambaŭ parkoj eniris la limregionan Naturrezervejon de Biosfero de Unesko.  Karkonosze distingiĝas inter aliaj polaj montoj per unikaj panoramoj. La montotrunkon konsisitigas la granitaj rokoj, sed la longdaŭraj geologiaj-klimataj procezoj kaŭzis elformiĝon de unikaj fantaziaj rokformoj, lagoj, rojoj,  akvofaloj kaj karakterizaj altaj marĉoj, kiuj aperas super la supra arbara limo. En la Nacia Parko de Karkonosze ekzistas pli ol  mil plantspecioj inkluzive de la endemiaj Saxifraga basaltica, Campanula bohemica kaj Pedicularis sudetica Willd. Vivas tie multaj specioj de arbaraj animaloj, entute pli ol 150 specioj de vertebruloj inkluzive de ĉirkaŭ 40 specioj de mamuloj, i.a. kastoroj, kapreoloj, vulpoj kaj 16 specioj de vespertoj. Senduba atrakciaĵo estas muflono venigita ĉi tien nur komence de la 20-a jarcento el Sardinio kaj Korsiko. Krome siajn nestojn sur la tereno de la parko  havas 90 birdospecioj, i.a. nokta strigo, paserstrigo, tetro, urogalo, rubandoturdo, alpopronelo. La Nacia Parko de Karkonosze-masivo apartenas al la parkoj en Pollando plej amase vizitataj de turistoj. Funkciantaj tie turismaj itineroj egalas al 200 kilometroj, ekzistas kelaj biciklaj vojetoj, eblas praktiki la skiadon. Dum la tuta jaro funkcias seĝaj telferoj al la montopintoj Kopa kaj Szrenica [ŝrenica]. Al la vizitindaj lokoj ligitaj kun la materia kulturo sur la tereno de la Parko apartenas 3 tre interesaj objektoj. La 300-jara kapelo de S-ta Laŭrenco sur la pinto Śnieżka, estas la plej alte situanta objekto de la baroka arto en Pollando.  La 800-jara preĝejeto Wang en Karpacz-Bierutowice origine estis konstruita en la suda Norvegio en la loko Vang en la komenco de la kristanigo de Skandinavio. Ĝia arkitekturo kunigas elementojn de la romanika arto kun la nordia popola arkitektura stilo. Konstruita el ligno de norvega pino ĝi karakteriziĝas per enorma rezisto. En la 19-a jarcento ĝi estis transportita tien laŭ la klopodoj de grafino Frederika von Reden el Bukowiec. Ĝi apartenas nun al la evenagelia-augsbuga paroĥo. La lasta menciinda materia atrakciaĵo de la Nacia Parko de Karkonosze estas la perfekte konserviĝinta kastelruino el 1335 sur la pinto Chojnik. Komence temis pri ĉasista kortego kun defendotrajtoj konstruigita de princo de  la Piastdinastia alo Bolesław [bolesŭaf] Rogatka.  Baldaŭ ĝi estis anstataŭigita per ŝtona fortreso elkonstruigita de la nepo de reĝo Vladislavo la Kubuta – Bolko II. Tiu kastelo estis malfacile konkerebla. Kaj efektive ĝi neniam estis konkerita. Tamen ĝi forbrulis en la fino de la 17-a jarcento pro la fulmofrapo. Nun la grimpado al. la kastelo (627 metroj super la marnivelo) eĉ se laciga estas kompensita per rave pitroreska alrigardo al la tuta valo de Jelenia Góra [jelenja gura]. La kastelo estas malfermita por turistoj dum la tuta semajno, kaj dum belveteraj someraj semajnfinoj eblas rigardi tie la turnirojn de la kastela kavalira fratularo. Ĉiujare okazas tie krome Arbalesta Turniro favore al la Ora Sagopinto de la kastelo Chojnik.

El la elsendo 04.03.2016. Legas Barbara – 6’8″