Ludu

Hodiaŭ referencante al la kongrestagoj en Lillo ni memorigas la elpaŝon de Humphrey Tonkin dum la Esperantologia Konferenco dediĉita al daŭraj defioj antaŭ la esperantologiaj studoj. Komence de la 514-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas aktualaĵoj kun informoj pri la ĵus fondita en Pollando Konsilio por la novumado kaj pri la rolo de legendoj en la instruado de la pola lingvo al eksterlandaj infanoj. Nia sciencbultena temo estas dediĉita al esplorprojekto de polaj sciencistoj dediĉita al la egiptaj mumioj. Komencaj informoj kaj sciencbultena temo estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubrikoj de nia paĝo Novaĵoj kaj Sciencaj Informoj. Muzike akompanas nin Carina, la filino de ĴomArt kaj Nataŝa per la kanzono „Kantu vian sorton”.