Novaĵoj

Aktualaĵoj kelkfraze_19.01.2016

Enretigita de: | Jan 19, 2016 | Novaĵoj | Skribu komenton.

Marda renkontiĝo pri Pollando en la Eŭropa Parlamento. Antaŭ sia forflugo al Bruselo por renkontiĝo en la Eŭropa Parlamento, dum kiu estis planita debato pri situacio en Pollando la pola ĉefministro Beata Szydło deklaris, ke en Pollando ne estis superitaj aŭ rompitaj funkciprincipoj de demokrata leĝobserva ŝtato. Ne ekzistas do motivoj por pritaksi Pollandon. Marde matene Beata Szydło interparolis kun la prezidanto de la parlamento Martin Schulz akompanite de la estro kaj la vicestro de la pola ministerio por la eksterlandaj aferoj, Witold Waszczykowski kaj Konrad Szymański. Dum la renkontiĝo estis pretigita strukturo de la debato.

Lundaj vizitoj de prezidento Andrej Duda en Bruselo. Dum sia lunda vizito en Bruselo la pola prezidento renkontiĝis kun la prezidanto de la Eŭropa Konsilio, Donald Tusk. Tusk konvinkadis, ke Pollando ne havas malamikojn en Eŭropa Unio, dum prezidento Duda alvokis pri objektiva taksado de nia lando. Ambaŭ esprimis la opinion, ke ekzistas neceso trankviligi politikistan diskuton pri Pollando. Dum la komuna konferenco ili ankaŭ substrekis, ke ili havas  similan opinion pri strategiaj taskoj de la unio, ĝia energetika sekureco kaj agadoj en la kunteksto de la reintertraktado de la brita membreco. Prezidento Andrzej Duda renkontiĝis pli frue en la Ĉefa Kvartiro de NATO en Bruselo  kun la ĝenerala sekretario de NATO Jens Stoltenberg. Dum la komuna gazetara konferenco la pola prezidento aldudante al la julia pintrenkonto de la Pakto en Varsovio substrekis, ke ĝi devas esti universala, direktita al la estoteco kaj decidopova. Ĝia celo estas firmigo de la sekureco de la Centra Eŭropo kaj ankaŭ de la suda alo de la Pakto. La ĝenerala NATO-sekretario reliefiginte, ke Pollando estas forta kaj engaĝiĝinta aliancano de Nato esprimis la konvinkon, ke post la varsovia pintrenkonto la ĉeesto de NATO en Pollando fariĝos pli videbla.

El la elsendo 19.01.2016. Legas Milda 

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0511260

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj