La Tombo de Nekonata Soldato en Vasovio, tombo-monumento ĉe Józef Piłsudzki-placo solenas la 90-jariĝon. Lanĉita por omaĝi soldatojn pereintajn en la batalo por sendependeco ĝi estis inaŭgurita sub la kolonaro de ne plu ekzistanta Saksa-Palaco la 2-an de novembro 1925. Tiutage estis enterigita tie la ĉerko kun kadavro de sennoma soldato venigita dum speciala ceremonio el la Tombejo de Defendantoj de la pola Lvovo. La elekton de Lvovo el inter 15 aliaj batalkampoj de la pola soldato faris lotumvoje kavaliro de la kruco Virtuti Militari, Józef Buczkowski. La 29-an de oktobro en la Tombejo de Lvovaj Aglidoj estis elterigitaj tri ĉerkoj. Patrino de unu el la soldatoj entombigitaj ĉi tie elmontris unu el ili. Troviĝis en ĝi restaĵoj de soldato kun kuglospuroj ĉe la kranio kaj piedo, ĉe kiu troviĝis la karakteriza bekĉapo de polaj pafistoj. Lia ĉerko dum solena funebra ceremonio estis veturigita al la lvova stacidomo kaj sekve per speciala trajno al Varsovio. De la varsovia Ĉefa Stacidomo la funebra marŝantaro direktiĝis al la katedralo de sankta Johano. Post la solena diservo la ĉerko sur la artileria platformo estis transportita al la Saksa Placo.  Tie oni metis ĝin en la tombejon kune kun la fondoakto de la monumento, 14 urnoj kun tero el la ceteraj 14 elekteblaj batalkampoj, arĝenta florkrono de la pola prezidento kaj silka funebra tolaĵo kun bildo de aglo. En la tuta diozcezo dum la unuhora solenaĵo senĉese aŭdiĝis la sono la sonoriloj. En momento de la enmeto de la ĉerko en la tuta Pollando ekregis unuminua silento kaj unusola sono estis tiu de la kanona honorpafo. Ĉe la tombo ekbrilis torĉoj, ekstaris honoraj gardotrupoj.  La solenaĵon partoprenis la pola prezidento, ĉefministro, ekleziaj altranguloj, eksterlandaj gastoj kaj amase venintaj varsovianoj. La ideo omaĝi soldatojn pereintajn sur batalkampoj kreiĝis post la 1-a mondmilito en Francio. La franca ekzemplo spronis similajn patriotajn manifestiĝojn en tre multaj aliaj landoj, en Pollando la unuaj ideoj pri ĝi aperis jam en 1921. La varsovia Tombo de Nekonta Soldato fariĝis loko de vizitoj de miloj da varsovianoj. Validis neskribita regulo demeti antaŭ ĝi la ĉapelon  kaj klini la kapon, ne fumi kaj ne paroli laŭte, kvankam kun la tempofluo ne ĉiuj ĉi principoj estis rigore observataj. Komence de 1926 la administrado de la Tombo estis transdonita al la aŭtoritatoj de Varsovio. Post 11 jaroj en 1936 okazis konservistaj-renovigaj laboroj. Oni decidis restaŭri ne nur la Tombon mem, sed la tutan palacan kolonaron kaj arkadojn. En 1939 eksplodis la 2-a mondmilito. Dum la germana okupacio la Tombo de Nekonata Soldato por la varsovianoj iĝis loko aparte grava kaj honorata. Ofte endanĝerignte la propran vivon oni rapidis tien por meti florojn okaze de la naciaj festoj. La 15-an de aŭgusto 1941 malgraŭ germanaj patroloj estis metita la florkrono kun rubando enhavanta la surskribon “Al nekonata soldato, la registaro de Pola Respubliko”. Sed ekde majo 1942 la tereno ĉirkaŭ la Tombo fariĝis loko rezervita ekskluzive por germanoj. En iliaj manoj ĝi troviĝis dum la tuta Varsovia Insurekcio 1944. La 28-an de decembro 1944 la taĉmento de Sprengskommando sub la gvido de majoro Wegner eksplodigis la Saksan Palacon. Ĉar la kolonaro super la Tombo ne ruiniĝis komplete la sekvan tagon eksplodigo estis ripetita. El la Tombo saviĝis fragmentoj. Nur dum la forigado de gruzo en 1945 estis konstatite, ke germanoj boris truojn ankaŭ en la saviĝintaj pilieroj, sed malgraŭ tio ne etis tie enmetitaj eksplodigiloj.  Laŭ pola konservisto germana soldato – verŝajne edukita en respekto por la tradicio kaj la ideo de la Tombo de Nekonata Soldato – ne plenumis la ordonon. Hodiaŭ, kiam la Saksa Palaco daŭre ne estas restaŭrita la emfazo de la Tombo estas aparte frapa. Krudaj brikoj ambaŭflanke de la Tombo reliefigas, ke iam ĝi konsistigis parton de pli granda konstruaĵo. En 1979 dum sia unua pilgrimvizito en Pollando haltis ĉe ĝi papo Johano Paŭlo la 2-a, kiu ĉe la apuda Placo celebris la sanktan meson. En la sekva jaro la unuaj nekomunistaj polaj aŭtoritatoj ordonis revenigon de la antaŭmilitaj omaĝtabuloj kaj aldonon de novaj. La unuaj revenis por la Festo de Sendependeco en 1990. Dum la solenaĵoj de la 200-jariĝo de la 3-amaja Konstitucio aldoniĝis 14 omaĝtabuloj kun nomoj de polaj batalkampoj el la jaroj 972-1683, 1768-1921 kaj 1939-45. Dum la ŝtataj festoj ĉe la Tombo de Nekonata Soldato okazas – kun partopreno de la plej superaj polaj aŭtoritatoj – solenaj ŝanĝoj de gardostarantoj,  oni metas florkronojn. Ĉe la Tombo tage kaj nokte honore gardostaras soldatoj de la Polaj Armeaj Fortoj, senĉese flagras la eterna flamo. Ankaŭ la plej proksiman merkredon, la 11-an de novembro la pola prezidento Andrzej Duda post la matenaj solenaĵoj – diservo kaj enmanigo de la plej altrangaj polaj distingoj en la palaco Belweder – akompanite de rajdantaj soldatoj direktiĝos al la Tombo de Nekoata Soldato por partopreni la solenaĵon de la sanĝo de la honora gardostarantaro kaj pormeti florojn kaj ĉe la Tombo kaj ĉe la monumento de marŝalo Józef Pisłsudzki.

El la elsendo 06.11.2015. Legas Barbara