Novaĵoj

Forpasis red. Jerzy Uśpieński

Enretigita de: | Nov 27, 2015 | Novaĵoj | Skribu komenton.

La 22-an de novembro 2015 forpasis en Varsovio elstara pola esperantisto, internacie konata E-aganto, la ĉeforganizanto de la E-Redakcio de Pola Radio kaj ĝia unua redaktoro, Jerzy Uśpieński. Naskiĝinta en Vilno la 12-an de junio 1928, studinta en Vroclavo la polan filologion, sian profesian karieron li ligis kun Varsovio, kie li laboris komence kiel redaktoro en la eldonejo Iskra. La establo de la E-Redakcio de la publika Pola Radio la 4-an de aprilo 1959 inaŭguris lian profesian aventuron kiel radia ĵurnalisto. Plej multan tempon li estis ligita kun la E-Redakcio, en kiu li kunlaboris ankaŭ post sia emeritiĝo. Grava periodo en lia profesia vivo estis la funkcio de publicisto en la 3-a landa programo de la Pola Radio. Apartajn atingaĵojn li notis pro sia dokumenta-literatura ciklo, por kiu laboro, referenco al fontoj, li foj-foje utiligis siajn vastajn E-kontaktojn. Ankaŭ en la E-Redakcio de Pola Radio li distingiĝis kiel talenta felietonisto, aŭtoro de literaturaj elsendoj, tradukisto. En 1979 aperis en lia E-traduko la libro de Alicja Szlązakowa „Janusz Korczak”. Jerzy Uśpieński lernis Esperanton en 1951-a jaro kaj dum longa periodo li estis aktiva esperantisto. I.a. li estis prezidanto kaj vicprezidanto de la Ĉefa Estraro de la Pola E-Asocio. Li estis la pola Komitatano A de UEA en la jaroj 1962-1977 kaj la estrarano de UEA pri kulturaj aferoj en la periodo1969-1974.

El la elsendo 27.11.2015. Legas Milada

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0512139

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj