Novaĵoj

Kion studos polaj abiturnientoj

Enretigita de: | Sept 22, 2015 | Novaĵoj | Skribu komenton.

Parto de la universitatoj jam prezentis informojn pri la trapaso de la nunjara studentiga kampanjo. Kiel ĉiujare la plej grandan interesiĝon ĝuis juro, ekonomiko kaj psikologio.

En la Jagelona Universitato en Krakovo registriĝis 18 mil studentokandidatoj. Plej multaj elektis juron, ĉirkaŭ 2 mil personoj. La duan lokon okupis kuracista fakultato, pri kiu interesiĝon manifestis 1500 junuloj kaj psikologio, kiun elektis 1300 personoj. La kvaran lokon egale dividis la angla filologio kaj aplikata psikologio. Plej multajn interesiĝantojn je unu loko notis la sveda filologio – pli ol 17 personoj, sekve la japana filologio (11 kandidatoj por unu loko).

En la Varsovia Universitato registriĝis kiel studentoj ĉ. 22 mil personoj en plimulto elektante ekonomikon kaj juron. La trian lokon okupis financo, la  kvaran la angla filologio kaj la kvinan – psikologio. La rivalado por unu studloko estis plej arda kaze de japana filologio (25 kandidatoj), sinologio (20 kandidatoj) kaj ekonomikaj-menaĝeraj studoj (19 personoj). En la Universitato de Adam Mickiewicz en Poznano la plej popularaj studdirektoj estas juro kaj psikologio. En la rangolisto de la plej multaj kandidatoj je unu loko viciĝas sveda filologio (23 interesiĝantoj), la dana filologio (13 personoj), geodezio kaj kartografio (9 personoj). En kelkaj universitatoj, en kiuj iuj fakultatoj estas aparte popularaj okazos kromaj studentigaj kampanjoj.

El la elsendo 22.09.2015. Legas Tomek

kion studos polaj abiturientoj

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0521019

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj