Pollando. Lastdimanĉe prezidento Andrzej Duda faris sian unuan eksterlandan viziton en Estonio, laŭ invito de la estona prezidento Toomas Hendrik Ilves. Ĝi okazis en la 76-a datreveno de la subskribo de la pakto Ribbentrop-Mołotow, kies sekreta protokolo antaŭvidanta la dividon de Eŭropo inter la paktantaj ŝtatoj malfermis al Hitler vojon al la 2-a mondmilito. Nun ĝi estas difinata kiel Eŭropa Tago de Memoro pri Viktimoj de Totalismaj Reĝimoj. Antaŭ la vizito de la pola prezidento Toomas Hendrik Ilves donis intervjuon al PAP-agentejo, en kiu li i.a. reliefigis la komunan koncepton de sekureco reliefigante la fakton, ke Pollando estas unu el la strategiaj partneroj de Estonio kaj aferprezentanto de la ŝtatoj de la regiono favore al komuna defendo. Dum la komuna gazetara konferenco kun la estona prezidento Andrzej Duda referencis al sia postulo pri ĉeesto de NATO-fortoj en Pollando. La pola prezidento alvokis respekti la internacian leĝaron, kio lastatempe ĉiam pli ofte estas damaĝata. Kiel ekzemplon de tio la estona prezidento menciis la eventojn en Ukrainio, kiuj elmontras la fragilecon de libereco. Laŭ la pola prezidento ne eblas allasi al tio, ke sole argumento pri ekonomia aŭ militista povo decidu en la internaciaj rilatoj.