Ludu

Flo Martorell estas la antaŭmikrofona gasto de la 414-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org malkaŝante iun el la novaĵoj de la spektala programo de la 100-a UK en Lillo. Temas pri Malferma Artista Scenejo (MAS), kiu i.a. helpos prepari pli kvalitan Internacian Artan Vesperon (IAV). En la informa parto komence de la elsendo aŭdiĝas aktualaĵoj pri polaj junuloj elektantaj eksterlandajn studojn kaj pri Varsovio kaj Krakovo inter vizitindaj urboj de la mondo. En la pola gazetaro ni legis por vi pri prezo, kiun pagas la orientaj regionoj de Pollando pro elmigrado de poloj kaj pri sovaĝaj bestoj, kiuj ne sole estas admirindaj, sed kiuj kaŭzas ankaŭ gravajn perdojn por la mastrumado. Scienca bulteno traktas pri la vespertoj en ilia plej granda vintrumejo en la loko Międzyrzec kaj pri Siluro. Muzike ni elektis la kanton de Martin kaj La Talpoj, kiuj kantas sian kanton “Kie vi estas”, kiu troviĝas en ilia lasta KD “Superbazaro” eldonita de Vinilkosmo. Aktualaĵoj, sciencbultenaj informoj estas legeblaj aŭ aŭskulteblaj samtempe en la rubriko Novaĵoj. La interparolo kun Flo Martorell estas ankaŭ aparte aŭskultebla en la rubriko Antaŭ la mikrofono.