Ludu

Jarkomence pasis la 640-a naskiĝdatreveno de unu el la plej elstaraj monarkoj de Pollando, reĝino Jadwiga. Al ŝia figuro ni dediĉas nian felietonon pri konindaj poloj. Komence aŭdiĝas informoj de nia kulturkroniko, sekvas interesa informo pri aplika programo por porteblaj aparatoj, ebliganta legi brazilan virtulan revuon. La 375-an E-programon ĉe www.pola-retradio.org finas tradicia vendrede leterkesta programero. La kulturkronikaj informoj kaj felietono estas paralele aŭskulteblaj kaj legeblaj en la unuopaj rubrikoj de la paĝo. Muzike akompanas al ni la prezentiĝinta dum Arkones koruso Bel Canto, kiu en sia repertuaro havas ankaŭ E-kantojn.