Ludu

En nia laŭvica interparolo kun prof. Sabine Fiedler ni donas la atenton al oftecvortaroj kun konsidero de ŝiaj ĉi-rilataj laboroj en la Universitato de Lajpcigo. Tiun temon ŝi prezentis en la septembra Interligvistika Simpozio en Poznano. Lastsabate en Bydgoszcz okazis la sepultaj solenaĵoj de elstara E-aganto Andrzej Grzębowski. Aparta programero estas dediĉita al ĉi tiu adiaŭa evento. Komence de la 376-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas aktualaĵoj, scienca temo – ĉi-foje dediĉita al nova specio de minikivio kultivita en Pollando. Hodiaŭ ni prezentas krome la plej novan kanton de Mélanie Prin, “Fulma Enamiĝo”, kiun komponis Gilbert Drigon kaj la tekston verkis Lorenzo Tomezzoli. Eblas aŭskulti ĝin aparte en YouTube: https://www.youtube.com/watch?v=zcMY44eZrZA&feature=youtu.be Pere de nia elsendoplatformo samtempe aŭdiĝas kaj legeblas en unuopaj rubrikoj novaĵoj kaj informo de la scienca bulteno. En la rubriko Antaŭ la mikrofono aparte estas aŭdebla interparolo kun prof. Sabine Fiedler. La programero pri Andrzej Grzębowski estas disponigita en la rubriko – felietonoj dum la fotogalerio ni prezentas kelkajn fotojn pri la adiaŭa solenaĵo.