Ludu

La forpaso de Geraldo Mattos ampleske speguliĝas en la 319-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Ni adiaŭas la elstaran E-poeton, movadanon kaj akademianon, eksan prezidanton de la Akademio, reference i.a. al la informoj de Roger de Castro Gotardi kaj Ivan Colling. Ni krome memorigas unu el la lastaj interparoloj donitaj de li al la E-Redacio de Pola Radio dum la Zagreba UK en Zagrebo. Komence de la elsendo ni proponas aktualaĵojn, kiuj daŭre rilatas al Ukrainio. El la pola gazetaro ni elektis temon pri la merkato de manĝopretaj produktoj en Eŭropo, kaj en la scienca bulteno ni referencas al konsideradoj de futurologoj ĉu maŝinoj/robotoj preterkuros homon. La  aktualaĵoj, scienca informo estas samteme legeblaj kaj aŭdeblaj en koncernaj rubrikoj de nia paĝo. Krome la arkiva interparolo kun prof. Geraldo Mattos el 2001 estas aŭskultebla en la rubriko Antaŭ la mikrofono. Kiel muzika akompano de la elsendo rolas Minaturo 5, la poeziaĵo de Geraldo Mattos,  por kiu  muzikon komponis kaj kantas ĝin Flavio Fonseca. Ĝi devenas el la KD eldonita de BEL “Simbiozo”.