Laŭ Eurostat en decembro 2013 en la eŭropunia eŭrosfero estis senlaboraj 12 procentoj de la civitanoj, same kiel en novembro kaj oktobro. En la tuta Unio tiu indico iom malkreskis kaj egalis al 10, 7 procentoj. La fenomeno rilatis al 26 milionoj da civitanoj. Kompare kun la sama periodo de 2012 la nombro de senlaboruloj kreskis je 130 mil personoj. Plej malgrandan senlaborecon oni notis en Aŭstrio, kie ĝi koncernis ne plenajn 5 procentojn de la civitanoj, sekve en Germanio kaj Luksemburgio. Plej malbone la situacio aspektis en Greklando kaj Hispanio. En tiu ĉi lasta lando la senlaboreco trafis pli ol 25 procentojn de peronoj. Kompare al 2012 la senlaboreco kreskis en 14 membrolandoj, malkreskis en 13, en Svedio ĝi restis sur la sama nivelo. En la tuta Unio senlaboraj estis pli ol 23 procentoj de junaj personoj. Laŭ Eŭrostat la senlaboreco en Pollando en decembro 2013 egalis al pli ol 10 procentoj, dum laŭ la Ĉefa Statistika Oficejo ĝi estis je 3, 4 procentoj pli alta.
El la elsendo 11.02.2014. Legas Krystyna
Senlaboreco en la eurosfero 2013