Ludu

Ursula Grattapaglia el Bona Espero, Brazilo – konforme al la antaŭanonco – en la dua antaŭ­mikrofona renkontiĝo daŭrigas prezenti informojn pri la  aktuala stato, funkciado kaj planoj de la legendeca Bona Espero. Komence de nia 302-a E-elsendo aŭdiĝas kultur­kroniko, en kiu ni i.a. informas pri elstaraj poloj, kiujn en 2014 oni honoras lige kun iliaj rondciferaj naskiĝdatrevenoj, kaj pri laŭvica – aperinta en Ĉinio – poezivolumeto de Wisława Szymborska, pola literatura Nobel-premiitino. Nia Leterkesto gravaparte estas dediĉita al la venintaj reagoj je la 300-a elsendo de Pola RetRadio en Esperanto. La informoj de la kulturkroniko kaj la 2-a parto de interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto estas jam aŭdeblaj ĉe unuopaj rubrikoj de nia paĝo: www.pola-retradio.org.