Ludu

Ursula Grattapaglia el Bona Espero, Brazilo estas la antaŭ­mikrofona gasto de nia 301-a E-elsendo el Varsovio – www.pola-retradio.org. La temo de la inter­parolo registrita antaŭnelonge en Bona Espero estas ne sole la distingoj de ge-roj Grattapaglia pro ilia socia kaj ekologia laboro, sed ankaŭ kelkaj ŝanĝoj en la funkciado de ĉi tiu grava centro, utiliganta Esperanton. Komencaj aktualaĵoj rilatas al avanco de Pollando en la Rangolisto de Ekonomia Libereco kaj al la plej nova raporto de Oxfam „Laborante por malmultaj”. La scienca informo traktas la manieron reagi je streso en la perspektivo de niaj estontaj san­problemoj. Muzike akompanas en nia marda elsendo Flavio Fonseca kantante la poeziaĵon de Geraldo Mattos „En mia ĝardeno” el ilia komuna KD „Simbiozo”. Novaĵoj, scienca informo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en koncernaj rubrikoj. Ankaŭ la interparolo kun Ursula Grattapaglia estas aŭskultebla en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”.