Novaĵoj

Polaj lernantoj laŭ la esploroj de OECD

Enretigita de: | Dec 13, 2013 | Novaĵoj | Skribu komenton.

Polaj lernantoj troviĝas inter la plej bonaj, se temas pri la rezon­kapablo rilate natursciencojn, legadon kaj interpretadon de tekso kaj rilate la matematikajn kapablojn. Tio rezultas el la esploroj de PISA -programo pri la poentado de lerno­kapabloj – konsistanta el duhora testo kun demandoj, kiujn necesas plurfoje respondi en diversaj kuntekstoj kaj kun malfermaj demandoj baziĝantaj sur situacioj, kiujn eblas fronti en la ĉiutaga vivo.

PISA-esplorado estis okazigita jam la 5-an fojon inter 500 mil 15-jaruloj en 65 landoj de la mondo laŭ la mendo de OECD – Organizo pri la Ekonomia Kunlaboro kaj Evoluo. La rezultoj de junaj poloj en signifa grado superas la mezumon karakterizan por ĉiuj OECD-ŝtatoj. La polaj junuloj okupis la 9-an lokon en la kategorio la rezonado koncerne natursciencojn, la 10-an se temas pri legado kaj interpretado de teksto. Se temas pri la natursciencoj polaj 15-jaruloj akiris lokon tuj post finnoj kaj estonoj – en la monda skalo anticipinte i.a. Usonon kaj Francion.  Rilate matematikajn kapablojn ili  okupis la 14-an lokon. Kompare kun la antaŭaj esploroj de PISA tio estis ilia plej granda avanco, ĉar antaŭe iliaj  rezultoj egalis al OECD-mezumo. La rezultoj de la polaj gimnazianoj pri la matematikaj kapabloj distingiĝas ankaŭ fone de la ceteraj eŭropaj ŝtatoj. Poloj akiris ĉi-rilate la 4-an rezulton inter la ŝtatoj de la Eŭropa Unio kaj la 6-an inter ĉiuj eŭropaj ŝtatoj. La esploroj de PISA elmontris, ke en Pollando estas ĉiam malpli da lernantoj kun la plej malbonaj lerno­rezultoj, grandiĝas la nombro de avanuloj. Rilate matematikon la plej bonaj lernantoj konsisitigas 5 procentojn de la tuta esplorata grupo.

 Entute en la nunjara esplorado de OECD gejunuloj el 25 landoj akiris pli bonajn rezultojn ol en la antaŭaj jaroj. Krom Pollando en maniero evidenta pliboniĝis la klerig­nivelo en Brazilo, Germanio, Israelo, Italio, Meksikio, Portugalio, Tunizo kaj Turkio. Tre bonajn rezultojn atingis lernantoj el la orienta Azio kaj ankaŭ el Liĥtenŝtejno, Svislando kaj Nederlando.

El la elsendo 13.12.2013. Legas Milada

Polaj junuloj en la lastaj esploroj de OECD

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0524649

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj