Sciencaj informoj

Mekanikaj abeloj el la Varsovia Politekniko

Enretigita de: | Dec 10, 2013 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Sciencistoj el la Varsovia Politekniko gvidas la lastajn laborojn pri tio, ke iliaj mekanikaj abeloj povu flugi. La unuaj provoj okazos antaŭ la feria periodo 2014. Laŭ sia aspekto ili jam prezentiĝas kiel veraj abeloj. Ilian konstruon fundamentas du etaj helicoj, dank’ al kiuj la mekanika abelo povos leviĝi. La artefarita ekvivalento de viva abelo estos pli efika, ĉar ĝi tute ne okupiĝos pri serĉado de nutraĵo. Sciencistoj solvis jam la problemon de la polenigado.  Servos al  tio enmuntita eta broseto transport­anta polenojn inter la floroj. La aranĝaĵo ellernos rekoni florojn. Mekanikaj insektoj almenaŭ komence ne flugos en la libera spaco, sed en forcejoj. Ili estos testitaj por elmontr­i kian ventoblovon ili kapablos elteni. La laboroj pri la artefaritaj abeloj estas gvidataj en la Fakultato pri Mekaniko, Energetiko kaj Aviado de la Varsovia Politekniko. Ili estas planitaj ankoraŭ por du jaroj.

El la elsendo 10.12.2013. Legas Tomek

Mekanikaj abeloj el la Varsovia Politekniko

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0523439

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj